Malfermi la ĉefan menuon
La teritorioj en Eŭropo kun la ŝnurceramika kulturo (angle: Corded Ware), kulturo de badenio - viol-koloro (angle: Baden), 3000 da jaroj a.K., flav-koloro - Kulturo de kavaj tomboj (aŭ Jamna-kulturo) (4/3 miloj da jaroj a.K.)
Ŝnurceramika kulturo: Ceramikaĵoj de la tombejo Lilla Beddinge, en Skåne (Svedio); oni rimarku la markojn de la ŝnuroj en la ceramikaĵo (de tie venas ĝia nomo).

La ŝnurceramika kulturo estas vasta eŭropa arkeologia horizonto kiu komencis elstari fine de la regiona Neolitiko (la Ŝtonepoko), atingis sian pinton dum la Kalkolitiko (la Kuprepoko) kaj finiĝis komence de la Bronzepoko (tio estas, inter la jaroj 2900 kaj 2350 a.K).

Ankaŭ ĝi estas konata kiel la batalhakila kulturokulturo de unuopaj tomboj, ricevante sian nomon laŭ la malsamaj arkeologiaj skoloj. Kaj la ceramiko ornamita per ŝnuroj kaj la batalhakiloj (simbolaj, ĉar ili estis tajlitaj sur ŝtono, kio iĝis ilin tre neefikaj armiloj por tiu epoko) estis tipaj viraj funebraj oferdonoj, deponitaj en unuopaj tomboj.

Ĝi estas asociita al la enkonduko de la metalo en norda Eŭropo kaj, laŭ kelkaj esploristoj, kun certaj lingvoj de la hindeŭropa lingvofamilio.

Tiu ĉi arkeologia kulturo etendiĝis tra tuta Eŭropo norde kaj centre, ekde la Rejno okcidente, ĝis la rivero Volgo oriente, inkluzive bona parto de la sekvaj landoj: