La Ŭalera sturno (Onychognathus walleri) estas birdo de la familio de Sturnedoj kaj genro Onychognathus de afrikaj sturnoj karakterizitaj pro ruĝecaj (al brunecaj) unuarangaj flugilplumoj, tre rimarkindaj dumfluge. Maskloj estas tipe ĉefe brilnigraj, dum inoj estas malhelgrizaj, kio estas kazoj de seksa duformismo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŭalera sturno
Ŭalera sturno
Ŭalera sturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Onychognathus
Specio: 'O. walleri'
Onychognathus walleri
(Shelley, 1880)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi estas birdo indiĝena de Burundo, Kameruno, Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Kenjo, Malavio, Niĝerio, Ruando, Sudano, Tanzanio, Ugando kaj Zambio.

Estas agnoskataj du subspecioj, kiuj estas la jenaj:

  • preussi (Reichenow, 1892) - sudorienta Niĝerio (Ebenaĵo Obudu), okcidenta Kameruno kaj Insulo Bioko (Ekvatora Gvineo).
  • elgonensis (Sharpe, 1891) - suda Sudano, orienta DRKongo, sudokcidenta Ugando, okcidenta Ruando, okcidenta Burun­do, kaj Monto Elgon (limo Uganda-Kenja) kaj okcidenta Kenjo (okcidente de la valo Rift).
  • walleri (Shelley, 1880) – Altaj Teroj de Kenjo oriente de la Riftvalo, suden tra Tanzanio orienten al norda Malavio.

La masklo de tiu sturno havas ĉefe irizecan nigrecan plumaron (briloj estas foje bluecajn en dorso), kun brikruĝaj flugilplumoj, kiuj estas rimarkindaj ĉefe dumfluge, kaj vostopinto; la vizaĝo estas pli nigra kie rimarkindas la brunaj irisoj. La ino havas cindrogrizajn kapon kaj supran bruston. Ĉiuj havas fortikajn ĉebaze fajnan bekojn nigrajn iom subenkurbecan pinte. Ankaŭ la kruroj estas nigraj.

Referencoj redakti