(162000) 1990 OS

asteroido

(162000) 1990 OS estas tre malgranda, treege hela marsrenkonta kaj terrenkonta dopa apolona asteroido rigardita kiel potence danĝera objekto.

(162000) 1990 OS
asteroido
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo (162000) 1990 OS
Aliaj nomoj 1990 OS
Malkovro
Malkovrinto Eleanor Francis Helin
Dato de malkovro 21-a de julio 1990
Loko de malkovro Monto Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
251,060 Gm (1,678 AU)
134,903 Gm (0,9018 AU)
367,217 Gm (2,455 AU)
Discentreco 0,4627
Meza anomaliangulo 327,695°
Epoko : 25-a de februaro 2023
Klinangulo 1,092°
Periodo 794,102 tagoj (2,174 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
346,520°
Argum. de periapsido 21,582°
Terdistanco
- Minimuma

1,354 Gm (0,009054 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro 0,3 ± 0,02 km
Rotacia periodo 0,1057 tago (2,536 horoj)
Geometria albedo 0,36 (taksita)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 19,64
vdr

Ĝi estis malkovrita la 21-an de julio 1990 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, (Kalifornio, Usono).

Orbito redakti

Ĝia tre discentra orbito krucas tiun de Marso kaj ekstere tanĝas tiun de la Tero kun danĝere febla orbita klineco.

• Ĝia marsa MOID estas 0,00037 astronomia unuo, tie estas 55 350 km,
• ĝia tera MOID estas 0,009054 astronomia unuo, tie estas 1,354 miliono da km.

• La 20-an de februaro 1975 ĝi pasis al 0,03720 astronomia unuo (5,565 milionoj da km) de Marso,
• la 23-an de aprilo 2193 ĝi pasos al 0,04932 astronomia unuo (7,378 milionoj da kilometroj) de ĉi tiu planedo.

• La 12-an de novembro 2003 ĝi pasis al 0,02284 astronomia unuo (3,417 milionoj da km) de la Tero,
• la 16-an de novembro 2053 ĝi pasos al 0,02038 astronomia unuo (3,049 milionoj da km) de nia planedo.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 5-an de novembro 2003 de S. J. Ostro, M. C. Nolan, L. A. M. Benner, J. D. Giorgini, J.-L. Margot kaj C. Magri per radaraj observoj elde la Radioteleskopo de Arecibo, Porto-Riko, anoncita la 10-an de novembro 2003.

Tiu satelito havas diametron de 0,05 ± 0,02 km, orbitan duonan grandakson estimata je 0,6 km kaj orbitan periodon de 0,875 ± 0,125 tago (21 ± 3 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (161001–162000)Poste:
(161999) 1989 RC(162000) 1990 OS162001 Vulpius