Malfermi la ĉefan menuon

(19764) 2000 NF5

amora asteroido

(19764) 2000 NF5 estas tre malgranda, hela kaj malrapide rotacianta amora asteroido malkovrita la 7-an de julio 2000 en la kadro de la kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).

(19764) 2000 NF5
asteroido
Oficiala nomo (19764) 2000 NF5
Aliaj nomoj 2000 NF5 ; 1999 BJ28
Historio
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro
Loko de malkovro
7-a de julio 2000
Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
334,137 Gm (2,233 AU)
186,065 Gm (1,243 AU)
482,210 Gm (3,223 AU)
Discentreco 0,4431
Meza anomaliangulo 241,913°
Klinangulo 1,327°
Periodo 1219,265 tagoj (3,338 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
281,635°
Argum. de periapsido 9,409°
Terdistanco
- Minimuma

33,781 Gm (0,2258 AU)[1]
Fizikaj ecoj
Diametro ~1,55 km
Rotacia periodo ~2,47 tagoj (~59,3 horoj)
Geometria albedo 0,226
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 15,9
Information icon.svg
vdr

Ĝia orbito proksima tiun de Tero se ne trairas ĝin ; kvankam foje rigardita kiel terrenkontan asteroidon, ĝi restas sufiĉe malprosime de nia planedo.

- La 16-an de aŭgusto 2010, ĝi pasis al 0,492375 AU (73,658 milionoj da km) de Tero
- La 31-an de julio 2070, ĝi pasos al 0,383182 AU (57,323 milionoj da km) de nia planedo.

Ĝi estas prefere marsrenkonta asteroido :

- La 2-an de novembro 2006, ĝi pasis al 0,085754 AU (12,829 milionoj da km) de Marso
- La 12-an de marto 2080, ĝi pasos al 0,0781034 AU (11,684 milionoj da km) de tiu-ĉi planedo.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. MOID por la epoko 2457400.5 (13-a de januaro 2016) TDB.

Eksteraj ligilojRedakti