30483 Harringtonpinto

asteroido
(Alidirektita el (30483) 2000 OG52)

30483 Harringtonpinto estas meze granda meze hela asteroido de la ekstera asteroida zono malkovrita la 24-an de julio 2000 en la kadro de la astronomia kampanjo LONEOS elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, sudoriente de Flagstaff (Arizono, Usono).

30483 Harringtonpinto
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 30483 Harringtonpinto
Aliaj nomoj 2000 OG52
Malkovro
Malkovrinto LONEOS
Dato de malkovro 24-a de julio 2000
Loko de malkovro Flagstaff, Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Outer Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
482,717 Gm (3,227 AU)
459,857 Gm (3,074 AU)
505,576 Gm (3,380 AU)
Discentreco 0,04736
Meza anomaliangulo 215,658°
Epoko: 25-a de februaro 2023
Klinangulo 8,378°
Periodo 2117,135 tagoj (5,796 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
294,793°
Argum. de periapsido 121,489°
Terdistanco
- Minimuma

313,545 Gm (2,096 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 11,530 ± 0,291 km
Rotacia periodo 0,579 tago (13,894 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,076 ± 0,016
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,63
vdr

Ĝi estas unu el la maloftaj asteroidoj en orbita resonanco 2:1 kun Jupitero.[1] Tamen, ĝia discentreco estas malpli granda ol tiuj de la anoj de la Grikva familio.

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras la usonan fizikistinon kaj planedan sciencistinon Olga Harrington Pinto,[2] de la Universitato de Centra Florido. Ŝi kondukis esploron pri fizikaj kaj kemiaj ecoj de kometoj, asteroidoj kaj centaŭroj, centritaj sur dominantaj elĵetoj da vaporiĝantoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (30001 – 31000)Poste:
(30482) 2000 OG4530483 Harringtonpinto(30484) 2000 PD6