(33342) 1998 WT24

asteroido

(33342) 1998 WT24 estas tre malgranda sed eksterordinare hela atona asteroido, unu el plej studataj inter la potence danĝeraj objektoj.

(33342) 1998 WT24
asteroido
Radara bildo de (33342) 1998 WT24
Radara bildo de (33342) 1998 WT24
Radara bildo de (33342) 1998 WT24
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo (33342) 1998 WT24
Aliaj nomoj 1998 WT24; 1991 TK14 ;
1997 EC18
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 25-a de novembro 1998
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Atona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
107,482 Gm (0,7185 AU)
62,565 Gm (0,4182 AU)
152,400 Gm (1,0187 AU)
Discentreco 0,4179
Meza anomaliangulo 344,046°
Epoko 23-a de marto 2018
Klinangulo 7,342°
Periodo 222,441 tagoj (0,609 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
82,000°
Argum. de periapsido 167,297°
Terdistanco
- Minimuma

1,445 Gm (0,009659 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 0.35 ± 0.04 km[1]
Rotacia periodo ~0,154 tago (3,6977 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0.56 ± 0.2[1]
Observaj ecoj
Spektroklaso E, Xe
Absoluta magnitudo 17,9
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 25-an de novembro 1998 far'de la teamo de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).

Eco redakti

Dum proksimiĝoj en 2001 kaj 2015, radaraj bildoj permesis determini fizikajn ecojn de (33342) 1998 WT24: ĝi esta helega asteroido de spektra klaso "E": objekto riĉa je enstatitoj, kun surfaco simila al tiu de la aĥondritoj. Ĝi havas eksterordinare grandan albedon inter 0,34 kaj 0,76.[1]

Ĝi havas diametron inter 350 kaj 414 m kaj aspektas iom longigita: ĉirkaŭ 420×330 m.

Orbito redakti

Ĝia discentra orbito havas sian afelion iom ekstere de la tera orbito, kaj sian perihelion interne de tiun de Merkuro: ĝi do estas merkurrenkonta, venusrenkonta kaj terrenkonta asteroido.

Ĝia pasas ankaŭ proksime de Merkuro kaj Venuso:

  • Ĝia merkura MOID estas 0,0211731 AU (3,167 milionoj da km)
  • Ĝia venusa MOID estas 0,0373421 AU (5,586 milionoj da km)

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (33001 – 34000)Poste:
(33341) 1998 WA5(33342) 1998 WT2433343 Madorobin