Malfermi la ĉefan menuon

(36284) 2000 DM8 estas nebone konata venusrenkonta, terrenkonta kaj marsrenkonta apolona asteroido malkovrita la 27-an de februaro 2000 far'de la teamo de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).

(36284) 2000 DM8
asteroido
Oficiala nomo (36284) 2000 DM8
Aliaj nomoj 2000 DM8 ; 1979 WC
Historio
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro
Loko de malkovro
27-a de februaro 2000
Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
221,947 Gm (1,484 AU)
99,035 Gm (0,6620 AU)
344,859 Gm (2,305 AU)
Discentreco 0,5538
Meza anomaliangulo 259,862°
Epoko 23-a de marto 2018
Klinangulo 46,764°
Periodo 660,061 tagoj (1,807 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
323,176°
Argum. de periapsido 317,940°
Terdistanco
- Minimuma

40,108 Gm (0,2681 AU)
Fizikaj ecoj
Rotacia periodo 0,16 tago (3,844 horoj)
Observaj ecoj
Spektroklaso Sq
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 14,9
v  d  r
Information icon.svg

Ĝia orbita periodo (660,061 tagoj) estas proksima de tiu de Marso (686,971 tagoj) kaj de la triopo de tiu de Venuso (224,701 tagoj).

Ĝi estas de spektra klaso "Sq", subklaso de la tipo "S" : " ŝtona " asteroido kies surfaco entenas ĉefe silikatojn de fero kaj de magnezio.

Ĝia discentra orbito etendiĝas de tiujn de Venuso al tiu de Marso sed ĝi evitas la orbiton de Tero pro sia granda klinangulo ; ĝia tera MOID estas 0,2681 AU (40,108 milionoj da km) kalkulata por la nuna epoko (2458200.5 23-a de marto 2018 TDB).

- La 27-an de aŭgusto 1982 ĝi pasis al 0,2750393 AU (41,145 milionoj da km) de Tero,
- La 22-an de aŭgusto 2029 ĝi pasas al 0,266987 AU (39,941 milionoj da km) de Tero,
- La 24-an de aŭgusto 2114 ĝi pasos al 0,263422 AU (39,407 milionoj da kilometroj) de nia planedo.

Kompense, ĝi pasas multe pli proksime de Marso kaj precipe de Venuso :

- Ĝia marsa MOID estas 0,0997625 AU (14,924258 milionoj da km),
- Ĝia venusa MOID estas 0,0118466 AU (1,772226 milionoj da km).

Kaj eĉ, tiu distanco ne estas absoluta minimumo : proksimaj pasoj apud Marso kaj Venuso perturbos ĝian orbiton kaj estigos pasojn ankoraŭ pli proksimajn de Venuso.
- La 21-an de junio 1993 ĝi pasis al 0,013406 AU (2,0055 milionoj da km) de Venuso,
- La 26-an de oktobro 2112 ĝi pasos al 0,00961792 AU (1,4581 miliono da kilometroj) de ĉi-tiu planedo.

Eksteraj ligilojRedakti