12-a jarcento a.K.

jarcento antaŭ nia erao
(Alidirektita el 12-a jarcento antaŭ Kristo)

La 12-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 1200 kaj finiĝis la 31-an de decembro 1101 antaŭ nia erao.

statuo de Ramseso la 3-a en Luksoro
Tabulo el Suzo kun skribaĵo de la elama lingvo en la kojnoforma skribo el proksimume 1140 antaŭ nia erao

Eventoj kaj evoluoj redakti

  • Komence de la 12-a antaŭkrista jarcento detruiĝas multaj mikenaj centroj sur la kontinenta parto de Grekio kaj sur la preskaŭinsulo Peloponezo, interalie Piloso kaj Mikeno mem. Sekvo estas ekonomia krizo en Grekio kaj forta reduktiĝo de la enloĝantaro de kelkaj regionoj.
  • Ĉirkaŭ la jaro -1200 fenicoj fondas komercajn koloniojn sur la teritorio de la hodiaŭa lando Portugalio.
  • Ĉirkaŭ la jaro -1200 unuaj homoj aperis sur la insulo Nauro.
  • Inter -1194 kaj -1186 detruiĝas la signifa komerca centro Ugarit en Sirio.
  • Proksimume dum la jaro -1180 kolapsas la imperio de la Hititoj.
  • En antikva Egiptio regas la faraono Rameseso la 3-a - dum -1177 lia armeo venkas ŝiparmeon de ne tute klara identeco, kiu de la Mediteranea Maro atakis la imperion.
  • La filiŝtoj ekloĝas en la marborda ebenaĵo de Palestino.

Personaĵoj redakti

  • Nebukadnezar la 1-a (ankaŭ literumita Nebukadrezar kaj Nebuĥadnezar) estis reĝo de Babilonio
  • Ramseso la 3-a regis kiel egiptia faraono
  • Supiluliuma la 3-a estis la lasta hitita grandreĝo kaj
  • Tiglatpilesar la 1-a signifa reĝo de Asirio