129 Antigone

asteroido
(Alidirektita el 129 Antigono)

129 Antigone estas granda kaj meze hela asteroido de la asteroida zono.

129 Antigone
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 129 Antigone
Aliaj nomoj A878 CA; A907 BA
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Antigona vd
Malkovro
Malkovrinto Christian H. F. Peters
Dato de malkovro 5-a de februaro 1873
Loko de malkovro Clinton (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
429,045 Gm (2,868 AU)
337,731 Gm (2,258 AU)
520,360 Gm (3,478 AU)
Discentreco 0,213
Meza anomaliangulo 110,610°
Klinangulo 12,218°
Periodo 1 774,045 tagoj (4,86 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,39 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
136,437°
Argum. de periapsido 108,207°
Naturaj satelitoj ?
Fizikaj ecoj
Diametro 113 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
2 × 1018 kg
~ 2 000 kg/m3 ?
0,0349 m/s²
0,0611 km/s
Rotacia periodo 0,2066 tago (4,957 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 164 K
Geometria albedo 0,164
Observaj ecoj
Spektroklaso M
Absoluta magnitudo 7,07
vdr

Malkovro redakti

La usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris ĝin la 5-an de februaro 1873, en la observatorio de Clinton (Nov-Jorkio, Usono).

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de Antigona, filino de Edipo en la helena mitologio.

Ecoj redakti

Radaraj observoj montras, ke ĝi komponiĝas el preskaŭ puraj fero kaj nikelo. Ĝi estas verŝajne ero de la kerno de frakasita diferenciĝinta korpo de grando komparebla kun tiu de 4 Vesta.

En 1979 la analizo de ĝia luma kurbo suspektigas la ĉeeston de satelito. Modelo de Antigono konstruita laŭ tiu hipotezo montras ke la asteroido havas regulan formon.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
128 Nemezo129 Antigone130 Elektro