13920 Montecorvino
13920 Montecorvino estas malgranda, treege hela duopa marsrenkonta asteroido, malkovrita la 15-an de aŭgusto 1985 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, sud-oriente de Flagstaff (Arizono, Usono).
13920 Montecorvino | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 13920 Montecorvino |
Aliaj nomoj | 1985 PE1; 1979 WM8 |
Nomita laŭ | Montecorvino Rovella vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Edward L. G. Bowell |
Dato de malkovro | 15-a de aŭgusto 1985 |
Loko de malkovro | Flagstaff (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Marsrenkonta asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
323,729 Gm (2,164 AU) 246,859 Gm (1,650 AU) 400,599 Gm (2,678 AU) |
Discentreco | 0,2375 |
Meza anomaliangulo | 173,216° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 3,137° |
Periodo | 1162,740 tagoj (3,183 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
173,216° |
Argum. de periapsido | 9,568° |
Terdistanco - Minimuma |
95,427 Gm (0,6379 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 2,81 km Ĉefa korpo : 2,74 km |
Rotacia periodo | 0,09176 tago (2,20231 horoj) |
Geometria albedo | 0,324 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,72 |
Nomo
redaktiĜi ŝuldas sian nomon al la itala urbeto Montecorvino Rovella, oriente de Salerno (Kampanio). Regione konata kiel la "urbo de astronomio", ĝi fieras pri grava amatora astronomia observatorio nomita en honoro de la civitano de Montecorvino Gian Camillo Gloriosi (1572–1643).[1]
Orbito
redaktiĜia discentra orbito ekstere, malproksime tanĝas tiun de Marso. Ĝia marsa MOID estas 0,26281 astronomia unuo aŭ 39,316 milionoj da km.
Satelito
redaktiĜia satelito estis malkovrita la 13-an de aŭgusto 2020 de D. Pray, P. Pravec, M. Husarik, G. Cervak, M. Pikler, V. G. Chiorny, V. Benishek kaj P. Sogorb uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 23-an de septembro 2020
Tiu satelito havas diametron de 0,60 km, orbitan duonan grandakson taksita al 4,5 km kaj orbitan periodon de 0,6448 ± 0,0002 tago (15,475 ± 0,005 horoj), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (13920) Montecorvino; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (13001 - 14000) | Poste: |
---|---|---|
(13919) 1984 SO4 | 13920 Montecorvino | 13921 Sgarbini |