146 Lucina
asteroido
146 Lucina estas granda malhela asteroido de la asteroida zono. Ĝi estis malkovrita, la 8-an de junio 1875, de la franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly elde la observatorio de Marsejlo (Francio).
146 Lucina | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 146 Lucina |
Aliaj nomoj | 1950 CY |
Historio | |
Malkovrinto | Alphonse Borrelly |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
8-a de junio 1875 Marsejlo (Francio) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
406,777Gm (2,719 AU) 380,397 Gm (2,543 AU) 433,156 Gm (2,895 AU) |
Discentreco | 0,065 |
Meza anomaliangulo | 152,155° |
Klinangulo | 13,074° |
Periodo | 1 637,739 tagoj (4,48 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 18,04 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
84,177° |
Argum. de periapsido | 143,509° |
Naturaj satelitoj | ebla[1] |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 132,2 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
2,4 × 1018 kg ~ 2 000 kg/m3 ? 0,0369 m/s² 0,0699 km/s |
Rotacia periodo | 0,7732 tago (18,557 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 169 K |
Geometria albedo | 0,053 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 8,2 |
En la romia mitologio, Lucina estis unu aspekto de Junono (Lucina = "tiu, kiu metas la infanojn al la lumo"). Ŝi protektis la naskantajn virinojn.
Okaze de kaŝado de stelo far de 146 Lucino en 1982, ebla malgranda satelito (de 6 km de diametro) estis trovita.[1] Astrometriaj mezuroj en 2003 apogas tiun eblecon.[2]
Noto kaj referencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 Observation of a possible satellite of 146 Lucina de J.-E. Arlot, J. Lecacheux, C. Richardson, W. Thuillot kaj J.-O. Baruch, (angle)
- ↑ Does 146 Lucina Have a Satellite? An Astrometric Approach (Ĉu 146 Lucina Havas Sateliton ? Astrometria Proksimiĝo) de J.-B Kikwaya, W. Thuillot, P. Rocher, R. Viera Martins, J.-E. Arlot, Cl. Angeli (angle)
Eksteraj ligilojRedakti
- france Listo de asteroidoj duopaj aŭ suspektinde duopaj (el la paĝaro de Institut de Mécanique Céleste et Calcul de Éphémérides)
- angle 146 Lucina : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
- angle Slipo de (146) Lucina (de IAU Minor Planet Center)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
145 Adeona | 146 Lucina | 147 Protogenio |