Dek ses regnoj

ĥaosa epoko de Ĉinia historio (304–439)
(Alidirektita el 16 Regnoj)

La Dek ses Regnoj (en tradicia ĉina: 十六國, en simpligita ĉina: 十六国, en pinĝino: Shíliù Guó, en Wade-Giles: Shih2liu4 Kuo2), aŭ ankaŭ la Dek ses Ŝtatoj, kio estus la plej ĝusta traduko de la ĉinlingva nomo, estis multnombra aro de malgrandaj sendependaj ŝtatoj en la teritorio de Ĉinio kaj en apudaj areoj el la jaro 304 ĝis 439 post la retiriĝo de la dinastio Jin al la sudo de Ĉinio kaj antaŭ la establado de la Nordaj Dinastioj. Origine, la termino estis enkondukita la unuan fojon fare de Cui Hong en la perdita historia registro Ŝiliuguo Ĉunqiu (Analoj de la printempoj kaj aŭtunoj de la Dek ses Regnoj), kaj ĝi aludis limige al la Dek ses Regnoj de tiu epoko, kiuj estas la jenaj: Hanĉao (漢趙, 304-329), posta Ĉao (後趙, 319-351), Ĉ'ênghan (成漢, 303-349), antaŭa Liango (前涼, 320-376), posta Liango (後涼, 386-403), norda Liango (北涼, 397-439), okcidenta Liango (西涼, 400-421), suda Liango (南涼, 397-414), antaŭa Jen (前燕, 337-370), posta Jen (後燕, 384-407), norda Jen (北燕, 407-436), suda Jen (南燕, 398-410), antaŭa Ĉ'in (前秦, 350-394), posta Ĉ'in (後秦, 384-417), okcidenta Ĉ'in (西秦, 385-400/409-431) kaj Huhsia (胡夏, 407-431). La termino estis ampleksigita por inkludi ĉiujn suverenajn ŝtatojn ekde 304 ĝis 439.

Fresko de la vivoĝuo, posta Liango (後涼, 386-403) - norda Liango (北涼, 397-439).
History of China
History of China
Historio de Ĉinio
ANTIKVA
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj
Dinastio Xia 2070–1600 a.K.
Dinastio Shang 1600–1046 a.K.
Dinastio Zhou 1045–256 a.K.
 Okcidenta Zhou
 Orienta Zhou
   Periodo de Printempo kaj Aŭtuno
   Periodo de Militantaj Regnoj
IMPERIA
Dinastio Qin 221 a.K.–206 a.K.
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E.
  Okcidenta Han
  Dinastio Xin
  Orienta Han
Tri Reĝlandoj 220–280
  Wei, Shu Han & Wu
Dinastio Jin 265–420
  Okcidenta Jin Dek ses regnoj
304–439
  Orienta Jin
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
420–589
Dinastio Sui 581–618
Dinastio Tang 618–907
  ( Dua Zhou 690–705 )
5 Dinastioj k
10 Regnoj

907–960
Dinastio Liao
907–1125
Dinastio Song
960–1279
  Norda Song Okc. Xia
  Suda Song Jin
Dinastio Yuan 1271–1368
Dinastio Ming 1368–1644
Dinastio Qing 1644–1911
MODERNA
Respubliko Ĉinio 1912–1949
Ĉina Popola Respubliko
1949–nun
Respubliko Ĉinio
(Tajvano)
1945–nun
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti

Praktike ĉiuj regantoj de tiuj regnoj formis parton de iu el la nomadaj aŭ duonnomadaj nordaj etnoj, nome hú (胡) fare de la ĉinoj, kiuj kutimis distingi kvin ĉefajn etnojn, nome la "kvin hú" (五胡 wǔ hú).

Tiuj regantoj de fremda deveno ekprenis tamen la ĉinajn modelojn de regado kaj administrado, kaj ĉiuj el ili postulis kondiĉon de imperiestroj (皇帝 huángdì) aŭ reĝoj (王 wáng) laŭ ĉina stilo. Siaflanke, la ĉinoj Han fondis la kvar ŝtatojn de norda Ĝan, okcidenta Liango, antaŭa Liango kaj Wei. Ses ĉinaj regantoj de antaŭa Liango restis oficiale sub la regado de la dinastio Jin. La dinastio norda Wei ne estis konsiderata unu el la Dek ses Regnoj spite la fakton, ke ĝi estis fondita dum tiu periodo.