31399 Susorney

asteroido

31399 Susorney estas mezgranda, meze hela kaj malrapide rotacianta asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita la 24-an de decembro 1998 en la kadro de la astronomia kampanjo Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, sudoriente de Flagstaff (Arizono, Usono).

31399 Susorney
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 31399 Susorney
Aliaj nomoj 1998 YF30; 1992 SA ;
1993 TO28
Nomita laŭ Hannah C.M. Susorney vd
Malkovro
Malkovrinto LONEOS
Dato de malkovro 24-a de decembro 1998
Loko de malkovro Flagstaff, Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
387,653 Gm (2,591 AU)
347,795 Gm (2,325 AU)
427,511 Gm (2,858 AU)
Discentreco 0,1028
Meza anomaliangulo 92,011°
Epoko : 1-a de julio 2021
Klinangulo 14,661°
Periodo 1523,614 tagoj (4,171 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
30,959°
Argum. de periapsido 137,606°
Terdistanco
- Minimuma

201,550 Gm (1,347 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 7,179 ± 1,612 km
Rotacia periodo 14,96 tagoj (359,054 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,177 ± 0,109
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,25
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de Hannah Susorney,[1] iama postdoktora esploristino ĉe la Universitato de Brita Kolumbio kaj stipendiulino « Marie Skłodowska-Curie » ĉe la Universitato de Bristolo. Ŝi topografie studas la asteroidojn kaj la rolon de la alfrapa kraterigo en la surfaca evoluo de la planedaj korpoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (31001 – 32000)Poste:
31398 Lukedaly31399 Susorney31400 Dakshdua