31450 Stevepreston

asteroido

31450 Stevepreston estas malgranda malhela, duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita la 14-an de februaro 1999 de la aŭstralia astronomo John Broughton elde la Observatorio de Reedy Creek en Ora Marbordo (Kvinslando, Aŭstralio).

31450 Stevepreston
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 31450 Stevepreston
Aliaj nomoj 1999 CU9; 1926 PF ;
1937 OA; 1967 TN
Malkovro
Malkovrinto John Broughton
Dato de malkovro 14-a de februaro 1999
Loko de malkovro Ora Marbordo (Aŭstralio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
358,048 Gm (2,393 AU)
262,469 Gm (1,754 AU)
453,626 Gm (3,032 AU)
Discentreco 0,2669
Meza anomaliangulo 195,295°
Epoko 4-a de septembro 2017
Klinangulo 10,747°
Periodo 1352,451 tagoj (3,703 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
324,021°
Argum. de periapsido 18,584°
Terdistanco
- Minimuma

111,995 Gm (0,7486 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 10,62 ± 0,19 km
Ĉefa korpo : 10,4 km
Rotacia periodo 0,142 tago (3,4116 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,052 ± 0,017
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,2
vdr

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras Steve Preston[1] usonan observanton de kaŝadoj kaj talenta matematikisto, kiu enkondukis antaŭkalkulojn pri asteroidoj de senprecedenta precizo en 2001, notinde pligrandigante la tutmondan nombron da observoj. Li estis elektita prezidento de la International Occultation Timing Association en 2014.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 5-an de septembro 2015 de D. Pray, P. Pravec, K. Hornoch, J. Vrastil, H. Kucakova, V. Benishek, R. Roy, R. Behrend, D. Romeuf, B. D. Warner, A. Scholz, G. Hodosan, J. Pollock, R. Montaigut, A. Leroy, D. E. Reichart kaj J. Haislip uzinte observojn de lumaj kurboj elde multenombraj observatorioj, anoncita la 26-an de oktobro 2015.

Tiu satelito, de 2,29 km de diametro (10,4 km por la ĉefa korpo), orbitas kun periodo de 2,228 ± 0,003 tagoj (53,472 horoj) sur orbito de granda duonakso taksita je 39 km. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (31001 – 32000)Poste:
(31449) 1999 CO931450 Stevepreston31451 Joenickell