John Broughton

aŭstralia astronomo

John BROUGHTON (naskiĝis en 1952) estas aŭstralia amatora astronomo. Laŭ la Minor Planet Center, li malkovris 1119 asteroidojn[1] inter 1997 kaj 2008, elde la Observatorio de Reedy Creek en Ora Marbordo (Kvinslando, Aŭstralio).

John Broughton
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1952 (1952-01-01) (72-jaraĝa)
en Sidnejo
Ŝtataneco Aŭstralio
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Malkovroj kaj esploroj redakti

La 11-an de aprilo 2004, Broughton malkovris la apud-teran objekton (186844) 2004 GA1 : tiu estis rigardita kiel la unua malkovro, fare de amatora astronomo, de granda potence danĝera objekto.

Li malkovris du kometojn : P/2005 T5 (Broughton) la 7-an de oktobro 2005,[2] kaj C/2006 OF2 (Broughton), la 17-an de julio 2006.[3]

Li kreis du programarojn, " ScanTracker" kaj "ScanAlyser", kiuj utilas por mezuri la altempigon kaj la daŭron de la kaŝado de steloj fare de asteroidoj.[4]

Premioj kaj honoroj redakti

Broughton estis unu el kvin astronomoj kiuj gajnis la "Gene Shoemaker Near-Earth Object Grants" [5] (Subvencio Gene Shoemaker pri la Apud-Teraj Objektoj) de la Planeda Societo. La mono estis uzita por aĉeti fotilon kun ŝargkuplita aparato.

La asteroido 24105 Broughton[6] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti