35391 Uzan
asteroido
35391 Uzan estas malgranda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 3-an de decembro 1997 en la kadro de la astronomia kampanjo OCA-DLR Asteroid Survey (ODAS) elde la Observatorio de la altebenaĵo de Calern, en Caussols (Alpes-Maritimes, Francio).
35391 Uzan | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 35391 Uzan |
Aliaj nomoj | 1997 XN3 |
Nomita laŭ | Jean-Philippe Uzan vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | ODAS |
Dato de malkovro | 3-a de decembro 1997 |
Loko de malkovro | Caussols (Francio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
363,627 Gm (2,431 AU) 309,495 Gm (2,069 AU) 417,759 Gm (2,793 AU) |
Discentreco | 0,1489 |
Meza anomaliangulo | 18,101° Epoko : 1-a de julio 2021 |
Klinangulo | 3,772° |
Periodo | 1384,185 tagoj (3,790 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
99,004° |
Argum. de periapsido | 86,166° |
Terdistanco - Minimuma |
160,896 Gm (1,0755 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 5,090 ± 0,031 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,087 ± 0,012 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,87 |
Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 1:2 kun Marso.
Nomo
redaktiĜi estis nomita en honoro de la franca teoria fizikisto Jean-Philippe Uzan, famkonata pri liaj esploroj pri la gravito kaj la relativeca kosmologio. Li ricevis plurajn premiojn, el kiuj la Premion Georges-Lemaître, kaj li estas profunde engaĝita en scienca popularigo, ambaŭe publikigante popularajn librojn kaj miksante arton kaj sciencon.
Eksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (35001 – 36000) | Poste: |
---|---|---|
(35390) 1997 XW | 35391 Uzan | (35392) 1997 XD5 |