37655 Illapa

asteroido

37655 Illapa estas tre malgranda apolona terrenkonta asteroido, rigardita kiel potence danĝera objekto, malkovrita la 1-an de aŭgusto 1994 de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).

37655 Illapa
asteroido
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 37655 Illapa
Aliaj nomoj 1994 PM
Nomita laŭ Inca mythology vd
Malkovro
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker kaj
Eugene M. Shoemaker
Dato de malkovro 1-a de aŭgusto 1994
Loko de malkovro Monto Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
221,087 Gm (1,478 AU)
54,735 Gm (0,3659 AU)
387,440 Gm (2,590 AU)
Discentreco 0,7524
Meza anomaliangulo 18,392°
Epoko 23-a de marto 2018
Klinangulo 18,002°
Periodo 656,230 tagoj (1,797 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
139,688°
Argum. de periapsido 303,720°
Terdistanco
- Minimuma

3,559 Gm (0,02379 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 0,9 – 1,9 km
Rotacia periodo ~0,11 tago (2,6556 horoj)
Observaj ecoj
Spektroklaso C[1]
Absoluta magnitudo 17.9
vdr

Ĝia tre discentra orbito tanĝas la orbiton de Merkuro kaj etendiĝas malproksimen trans tiun de Marso: ĝi do estas merkurrenkonta, venusrenkonta, terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de Illapa, inkaa dio de la tondro kaj vetero, kiu venigas la pluvon el la ĉiela rivero (la lakta vojo) por nutri la inkaan imperion. Laŭ legendo, li frakasis la vazon da akvo de sia fratino per svingoĵetilo, resonante la eĥojn de tondro kiam la akvo elverŝiĝis el la ĉielo, duŝante la soifantajn terojn sube.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (37001 – 38000)Poste:
(37654) 1994 JQ637655 Illapa(37656) 1994 PP6