4769 Kastaljo

asteroido
(Alidirektita el 4769 Castalia)

4769 Kastaljo estas malgranda apolona asteroido, malkovrita la 9-an de aŭgusto 1989 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar en kantono San Diego, norde de San-Diego (Kalifornio).

4769 Kastaljo
asteroido
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 4769 Castalia
Aliaj nomoj 1989 PB; 1950 LF
Nomita laŭ Kastalia vd
Malkovro
Malkovrinto Eleanor Francis Helin
Dato de malkovro 9-a de aŭgusto 1989
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
159,050 Gm (1,063 AU)
82,198 Gm (0,5495 AU)
235,902 Gm (1,577 AU)
Discentreco 0,483
Meza anomaliangulo 148,739°
Klinangulo 8,889°
Periodo 400,415 tagoj (1,096 jaroj)
Meza cirkulrapido 27,12 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
325,627°
Argum. de periapsido 121,336°
Terdistanco
- Minimuma

3,041 Gm (0,0203 AU)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
1,8 × 0,8 km
1,4 km
Rotacia periodo 0,1706 tago (4,095 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,092 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 16,9
vdr

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de la nimfo Kastalio, kiu, laŭ la helena mitologio, ŝanĝiĝis en fonto por fuĝi la amon de Apolono. Tiun nomon jam ricevis la asteroido 646 Kastalio: oni ne konfuzu.

Radara esploro redakti

4769 Kastaljo estas la unua asteroido kies formon oni modelis per radara bildigo[1]. Ĝi pasis la 25-a de aŭgusto 1989 je 0,0269 AU (4,030 milionoj da kilometroj) de Tero, tio, kiu permesis ke ĝi estis skanita per la Radioteleskopo de Arecibo de Scott Hudson de la Ŝtata Universitato de Vaŝingtonio kaj de Steven J. Ostro de la JPL. La bildigo montras objekto en formo de ternukso, kun du partoj de ĉ. 800 metroj de diametro, altenantaj unu al la alia pro gravito. Radaraj bildigoj de aliaj asteroidoj montris, ke tia strukturo tiel nomata kontakta duopo ne estas malofta.

Orbito redakti

Ĝia discentra orbito krucas tiujn de Marso, Tero kaj Venuso kun ne tre granda klinangulo, ĝi do estas marsrenkonta, terrenkonta kaj venusrenkonta asteroido, kaj potence danĝera objekto, ĝia orbita pasas je 0,0203 AU (3,041 milionoj da km) de tiu de Tero.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4768 Hartley4769 Kastaljo4770 Lane