5536 Honeycutt

asteroido

5536 Honeycutt estas malgranda, meze hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 23-an de aŭgusto 1955 en la kadro de la Indiania Programo pri la Asteroidoj elde la Observatorio Goethe Link, apud Broklino (Indianio, Usono).

5536 Honeycutt
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5536 Honeycutt
Aliaj nomoj 1955 QN; 1935 SX ;
1955 RC; 1972 QQ ;
1979 WA; 1986 VY7 ;
1989 UA8
Nomita laŭ Kent Honeycutt vd
Malkovro
Malkovrinto Indiana Asteroid Program
Dato de malkovro 23-a de aŭgusto 1955
Loko de malkovro Broklino (Indianio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
336,460 Gm (2,249 AU)
305,028 Gm (2,039 AU)
367,893 Gm (2,459 AU)
Discentreco 0,0934
Meza anomaliangulo 293,785°
Klinangulo 6,780°
Periodo 1232,001 tagoj (3,373 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,86 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
250,698°
Argum. de periapsido 124,766°
Terdistanco
- Minimuma

156,982 Gm (1,0494 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 9,1 km
Ĉefa korpo : 8,7 km
Rotacia periodo 0,1493 tago (3,583 horoj)
Geometria albedo 0,16 (supozita)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,8
vdr

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras profesoron Kent Honeycutt[1] de la Indiania Universitato Bloomington. Li faris gravajn studojn pri la alkreskaj diskoj, la kataklismaj variantaj steloj kaj la malvarmaj steloj; li projektis kaj konstruis novajn aparatojn, el kiuj spektrografojn kaj robotajn observatoriojn.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 13-an de septembro 2016 de V. Benishek, P. Pravec, A. Aznar, A. Marchini, R. Papini, F. Salvaggio, D. Pray, R. Montaigut kaj A. Leroy uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 1-an de oktobro 2016.

Tiu satelito havas diametron taksata je 2.7 km kaj orbitan duonan grandakson taksata je 15 km. Ĝia orbita periodo estas 0,6802 ± 0,0002 tago (16,3248 ± 0,0048 horoj). La rotacia periodo de tiu satelito estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5535 Annefrank5536 Honeycutt5537 Sanya