6708 Bobbievaile
6708 Bobbievaile estas malgranda duopa asteroido, malkovrita la 4-an de januaro 1989 de la aŭstralia astronomo Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio).
6708 Bobbievaile | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 6708 Bobbievaile |
Aliaj nomoj | 1989 AA5 ; 1979 PF ; 1989 CM9 ; 1994 LB |
Historio | |
Malkovrinto | Robert H. McNaught |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
4-a de januaro 1989 Coonabarabran (Aŭstralio) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
365,719 Gm (2,445 AU) 299,111 Gm (1,999 AU) 432,328 Gm (2,890 AU) |
Discentreco | 0,182 |
Meza anomaliangulo | 245,540° |
Klinangulo | 12,088° |
Periodo | 1396,150 tagoj (3,822 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,05 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
115,895° |
Argum. de periapsido | 193,275° |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~ 8 km |
Rotacia periodo | 0,3425 tago (8,221 horoj) |
Geometria albedo | ~ 0,16 (supozita) |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 12,8 |
Ĝi estis nomita en memoro de la aŭstralia astrofizikistino Roberta (Bobbie) Vaile (1959 – 1996), profesorino pri fiziko ĉe la Universitato de Okcidenta Sidnejo. Ŝi partoprenis al la Projekto Fenikso en la kadro de SETI. Ŝi forpasis pro cerba tumoro.
SatelitoRedakti
Ĝia satelito estis malkovrita de D. Pray, W. Brookfield, K. Hornoch, P. Kušnirák, P. Pravec, V. Chiorny, Yu. Krugly, M. Husarik, M. Pikler, F. Marchis, B. Macomber, M. Kislak, J. Vilagi, kaj Š. Gajdoš sur observoj de ĝia luma kurbo inter la 16-a de aprilo kaj la 3-a de majo 2009 elde la observatorioj de Carbuncle Hill, Ondřejov, Kharkiv, Skalnaté Pleso, Lick kaj Modra, kaj anoncita la 7-an de majo 2009.
Tiu satelito havas taksatan diametron de 4,5 km kaj ĝia orbita periodo estas 24,7 horoj (1,029 tago). Ĝia orbita granda duonakso estas taksata al 16 km.
Eksteraj ligilojRedakti
- angle (6708) Bobbievaile ; paĝo de Robert Johnston
- angle Elektronika telegramo 1794 de Internacia Astronomia Unuiĝo
- angle Slipo de (6708) Bobbievaile (de IAU Minor Planet Center)
- angle 6708 Bobbievaile : Parametroj kaj simulado (per JAVA) de orbito
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (6001 - 7000) | Poste: |
---|---|---|
6707 Shigeru | 6708 Bobbievaile | 6709 Hiromiyuki |