702 Alaŭdo

asteroido

702 Alaŭdo estas granda malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono.

702 Alaŭdo
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 702 Alauda
Aliaj nomoj 1910 KQ
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Alauda vd
Malkovro
Malkovrinto Joseph Helffrich
Dato de malkovro 16-a de julio 1910
Loko de malkovro Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
477,606 Gm (3,1926 AU)
467,314 Gm (3,1238 AU)
487,898 Gm (3,2614 AU)
Discentreco 0,02155
Meza anomaliangulo 149,62°
Klinangulo 20,612°
Periodo 2 085,074 tagoj (5,71 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,66 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
289,96°
Argum. de periapsido 353,32°
Naturaj satelitoj Pichi üñëm
Fizikaj ecoj
Diametro 194,73 ± 3,2 km[1]
Maso
- Denso
6,057 ± 0.36 × 1018 kg[1]
1570 ± 500 kg/m3[1]
Rotacia periodo 0,348 tago (8,354 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,0587
Observaj ecoj
Spektroklaso C
Absoluta magnitudo 7,25
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

13,57
11,42
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de la germana astronomo Joseph Helffrich, elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl la 16-an de julio 1910.

Nomo redakti

Ĝi ŝuldas sian nomon al familio de birdoj: la Alaŭdedoj.

Satelito redakti

La 26-an de julio 2007,en la Eŭropa suda observatorio (Cerro Paranal) per sistemo de adaptiĝema optiko de la Very Large Telescope [2], estis malkovrita asteroida satelito de 3,51 ± 0,9 km de diametro, obitanata kun granda duonakso de 1227 ± 24 km kaj orbita periodo de 4,914 tagoj.

Tiu satelito estis nomita Pichi üñëm; tio, kiu signifas "birdeto" en Mapuĉa lingvo.

Alaŭdo estis rekonita kiel ĉefa ano de kolizia asteroida familio[3], la satelito povas rezulti de la kolizio, kiu kreis la familion. Iuj el la anoj de la Alaŭda familio[4] estas: 581 Tauntonia, 1101 Klematido, 1838 Ursa, 3139 Ŝantoŭo, 3325 TARDIS, 4368 Pillmore, 5360 Rozhdestvenskij, 5815 Shinsengumi ...

Kaŝado redakti

La 5-an de decembro 2014, 702 Alaŭdo kaŝis stelon de magnitudo 12,5 de la konstelacio Perseo.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
701 Oriolo702 Alaŭdo703 Noëmi