7307 Takei

asteroido

7307 Takei estas malgranda duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita la 13-an de aprilo 1994 de la japanaj astronomoj Yoshisada Shimizu kaj Takeŝi Urata elde la observatorio de Naĉikacura en gubernio Ŭakajama (Japanio).

7307 Takei
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7307 Takei
Aliaj nomoj 1994 GT9; 1978 VJ16 ;
1985 GJ1 ;1985 JW ;
1991 RQ20
Nomita laŭ George Takei vd
Malkovro
Malkovrintoj Y. Shimizu kaj T. Urata
Dato de malkovro 13-a de aprilo 1994
Loko de malkovro Naĉikacura (Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
409,793 Gm (2,739 AU)
374,204 Gm (2,501 AU)
445,382 Gm (2,977 AU)
Discentreco 0,08685
Meza anomaliangulo 83,879°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 6,992°
Periodo 1655,989 tagoj (4,534 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
42,983°
Argum. de periapsido 119,780°
Terdistanco
- Minimuma

227,019 Gm (1,518 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : ~10,1 km
Ĉefa korpo ~9,8 km
Rotacia periodo 0,1145 tago (2,747 horoj)
Geometria albedo 0,16 (supozita)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,59
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de la japandevena usona filmaktoro George Takei, konata por esti ludinta la rolon de Hikaru Sulu en la sciencfikcia televida serio Star Trek (la origina serio). Li ankaŭ partoprenis al organizoj kiel la Japanese American Citizens League (Ligo por la Japanaj Usonanoj) kaj al la Human Rights Campaign (Kampanjo por la Homaj Rajtoj).

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita en 2021 de V. Benishek, P. Pravec, M. Husarik, M. Pikler, G. Cervak, R. Durkee kaj V. G. Chiorny per observoj de lumaj kurboj, anoncita la 30-an de aprilo 2021.

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 2,4 km, ĝi orbitas kun granda duonakso taksita al 19 km kaj orbita periodo de 0,8336 ± 0,0001 tago (20,01 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankaŭ 20,01 horoj, ĝi estas do en ligita rotacio.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7306 Panizon7307 Takei7308 Hattori