7711 Říp

asteroido

7711 Říp estas malgranda malhela asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 2-an de decembro 1994 de la ĉeĥa astronomo Zdeněk Moravec elde la Observatorio Kleť, apud České Budějovice, en Ĉeĥa Respubliko.

7711 Říp
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7711 Říp
Aliaj nomoj 1994 XF; 1951 XT;
1951 YL; 1994 VL2
Nomita laŭ Říp vd
Malkovro
Malkovrinto Zdeněk Moravec
Dato de malkovro 2-a de decembro 1994
Loko de malkovro České Budějovice (Ĉeĥio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
459,386 Gm (3,071 AU)
333,061 Gm (2,226 AU)
585,711 Gm (3,915 AU)
Discentreco 0,275
Meza anomaliangulo 160,685°
Klinangulo 12,184°
Periodo 1965,519 tagoj (5,381 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,02 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
61,218°
Argum. de periapsido 355,710°
Fizikaj ecoj
Diametro 15,81 ± 1,3 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,0489 ± 0,009
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,9
vdr

Nomo redakti

Ĝia nomo aludas al la malgranda monto Říp de 450 metroj super marnivelo en centra Bohemio, ĉirkaŭ 30 km norde de Prago. Kiam la mita prapatro Ĉeĥ, la Patro de la Ĉeĥa nacio, venis en Bohemion, estas dirata, ke li grimpis ĉi tiun monteton, ĉirkaŭrigardis kaj decidis resti ĉi tie pro la riĉeco kaj fekundeco de la lando.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7710 Ishibashi7711 Říp(7712) 1995 TB1