7852 Itsukushima

asteroido

7852 Itsukushima estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 17-an de oktobro 1960 en kunlaborado de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar kaj de la nederlandaj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden (Nederlando), en la kadro de la Palomar–Leiden survey.

7852 Itsukushima
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7852 Itsukushima
Aliaj nomoj 7610 P-L ; 1985 GD
Nomita laŭ Icukuŝima vd
Malkovro
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro 17-a de oktobro 1960
Loko de malkovro Monto Palomar kaj Leiden
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
361,517 Gm (2,417 AU)
341,154 Gm (2,280 AU)
381,880 Gm (2,553 AU)
Discentreco 0,0563
Meza anomaliangulo 222,122°
Klinangulo 4,008°
Periodo 1372,158 tagoj (3,757 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,16 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
83,952°
Argum. de periapsido 56,756°
Fizikaj ecoj
Diametro 5,52 km vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,16 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,9
vdr

Por tiu kampanjo, Tom Gehrels estis fotinta la noktan ĉielon en septembro kaj oktobro 1960 per la Schmidt-teleskopo de la Observatorio de la Monto Palomar. La geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten ekzamenis la fotaj platoj, senditaj en Leiden, por tie trovi novajn asteroidojn.

Nomo redakti

Ĝi ŝuldas sian nomon al la japana insulo Icukuŝima, proksime de Hiroŝimo. Konata kiel "unu el Trio da japanaj vidindaĵoj", la insulo estas nomita ankaŭ "Mijaĵima", kiu signifas "Sankteja Insulo". La origino de la sanktejo estas nekonata, sed ĝi datiĝas almenaŭ de la 6-a jarcento. Dum la 20-a jarcento ĝia konstruaĵo estis plivastigita. La sanktejo kaj ĝia grandega torijo staras en la maro je alta tajdo. En 1996 la sanktejo estis agnoskita kiel Monda heredaĵo de Unesko.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7851 Azumino7852 Itsukushima7853 Konfuceo