8001 Ramsden

asteroido

8001 Ramsden estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 4-an de oktobro 1986 de la ĉeĥa astronomo Antonín Mrkos elde la Observatorio Kleť apud České Budějovice, en tiama Ĉeĥoslovakio (nun en Ĉeĥa Respubliko).

8001 Ramsden
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 8001 Ramsden
Aliaj nomoj 1986 TR3; 1969 RQ1;
1981 XC1; 1991 RK12
Nomita laŭ Jesse Ramsden vd
Malkovro
Malkovrinto Antonín Mrkos
Dato de malkovro 4-a de oktobro 1986
Loko de malkovro České Budějovice (Ĉeĥio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
469,276 Gm (3,137 AU)
390,610 Gm (2,611 AU)
547,942 Gm (3,663 AU)
Discentreco 0,168
Meza anomaliangulo 343,618°
Klinangulo 0,684°
Periodo 2029,329 tagoj (5,556 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,83 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
8,554°
Argum. de periapsido 291,337°
Fizikaj ecoj
Diametro 13,397 km vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,062 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,2
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en memoro de la brita optikisto Jesse Ramsden (17351800), projektisto kaj konstruisto de tre precizaj sekstantoj, teodolitoj kaj aliaj instrumentoj. Giuseppe Piazzi malkovris Cereson per vertikala cirklo farita de J. Ramsden, en la Observatorio de Palermo. La nomo estis proponita de Jana Tichá, kiu vidis tiun instrumenton dum la kunveno Asteroids 2001.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (8001 - 9000)Poste:
8000 Isaac Newton8001 Ramsden8002 Tonyevans