99950 Eŭkenoro
asteroido
99950 Eŭkenoro estas troja asteroido de Jupitero, kiu orbitas, kun granda klinangulo, proksime de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero, do en la tiel nomata « Greka Tendaro ».[1]
99950 Eŭkenoro | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 99950 Euchenor |
Aliaj nomoj | 1973 SC1 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | I. van Houten-Groeneveld, C. J. van Houten kaj Tom Gehrels |
Dato de malkovro | 19-a de septembro 1973 |
Loko de malkovro | Monto Palomar (Usono) kaj Leiden (Nederlando) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Greka tendaro vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
768,067 Gm (5,134 AU) 705,986 Gm (4,719 AU) 830,147 Gm (5,549 AU) |
Discentreco | 0,08083 |
Meza anomaliangulo | 341,070° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 21,855° |
Periodo | 4249,216 tagoj (11,634 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
167,651° |
Argum. de periapsido | 207,071° |
Terdistanco - Minimuma |
558,040 Gm (3,730 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,4 |
Malkovro redakti
Ĝi estis malkovrita la 19-an de septembro 1973 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar (Usono) kaj de la nederlandaj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la Observatorio de Leiden sur fotaj platoj eksponitaj per la Schmidt-teleskopo de la Observatorio de la Monto Palomar kaj senditaj en Leiden (Nederlandon).
Nomo redakti
Ĝi ŝuldas sian nomon al greka batalinto Eŭkenoro el Korinto, kiu estis mortigita de Pariso dum la troja milito.
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (99001–100000) | Poste: |
---|---|---|
99949 Miepgies | 99950 Eŭkenoro | (99951) 1975 SV1 |