Malfermi la ĉefan menuon

Alexander Sutherland Neill

elstara brita pedagogo
(Alidirektita el A. S. Neill)

Alexander Sutherland Neill, en siaj verkoj kutime mallongigita A. S. Neill, estis elstara brita pedagogo. Li naskiĝis la 17-an de oktobro 1883 en Forfar, Skotlando kaj mortis la 23-an de septembro 1973 en Aldeburgh, Suffolk. Alexander Sutherland Neill aparte konatiĝis kiel fondinto kaj multjara gvidanto de la "demokratia lernejo" Summerhill en Leiston (Suffolk), kiu funkciis ekde la jaro 1921, pionira reformpedagogia eksperimento de progresema eduko, kiu konsideriĝas la tutmonde unua demokratia lernejo.

Alexander Sutherland Neill
Neill birthday.jpg
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1883 (1883-10-17)
en Forfar
Morto 23-an de septembro 1973 (1973-09-23) (89-jara)
en Aldeburgh
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Universitato de Edinburgo
Familio
Edz(in)o Ena May Neill
Profesio
Profesio pedagogo • verkisto de nefikcio • psikologoĵurnalistofilozofo
Verkoj Summerhill
TTT
Retejo http://www.summerhillschool.co.uk/pages/index.html
Information icon.svg
vdr
la lernejo Summerhill de A. S. Neill

Eksteraj ligilojRedakti