Adam Afzelius

Adam Afzelius (1750-1837) (* Larvs socken, Västergötland, en la 8-a de oktobro 1750 - Upsalo, en la 20-a de januaro 1837) estis sveda botanikisto.

Adam Afzelius
botanista Suecianus
botanista Suecianus
Persona informo
Adam Afzelius
Naskiĝo 8-a de oktobro 1750
en Larvs socken, Västergötland, Flago-de-Svedio.svg Svedio
Morto 20-a de januaro 1837
en Upsalo, Flago-de-Svedio.svg Svedio
Tombo malnova tombejo de Upsalo [#]
Lingvoj sveda [#]
Ŝtataneco Svedio [#]
Alma mater Universitato de Upsalo
Familio
Patro Arvid Afzelius [#]
Gefratoj Johan AfzeliusPehr von Afzelius [#]
Edz(in)o Anna Sofia Dassau [#]
Profesio
Okupo botanikistozoologo • filikisto • universitata instruisto • entomologo • fungosciencisto • orientalisto [#]
Laborkampo plantoscienco [#]
Aktiva en Upsalo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

En 1777, li fariĝis profesoro pri orientaj lingvoj en la Universitato de Upsalo, kaj post ok jaroj, li estis nomumita profesoro pri botaniko. En 1792, li faris longan vojaĝon, kiuj daŭrigis dum la sekvantaj jaroj, tra la granda okcidenta marbordo de Afriko, esplorante tion kion li plej ŝatis: botanikon, kaj Afriko estas unu el la plej bonaj lokoj surplanede por studi loke la naturon kaj ties konduton.

Reirinte al Svedio, li forveturis al Londono, kiu larĝapaŝe fariĝis la plej granda metropolo de la Okcidenta Eŭropo. En Londono, el 1797 ĝis 1798, li laboris kiel sekretario por la sveda ambasadejo.

Post tiu periodo, aktivinte en la centro de la politikaj rilatoj inter tiuj du eŭropaj landoj, li definitive reiras al Upsalo kie, en 1802, li estis nomumita prezidanto de la Linea Instituto, kiu, tiam estis nur societo da ekspertuloj, botanikistoj kaj aliaj sindediĉantaj al la scienca studado.

En 1823, li publikigis aŭto-biografion de Karolo Lineo. Lia frato Johano Afzelius estis profesoro pri kemio en Upsalo, kaj lia pli juna frato, Pehr von Afzelius (1760-1843)[1] ankaŭ estis profesoro pri Medicino.

VerkojRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj