Adamovské Kochanovce
Adamovské Kochanovce, hungare Adamóckohanóc estas malgranda unuigita vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Adamovské Kochanovce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Trenčín | ||
Poŝtkodo | 913 05 | ||
Aŭtokodo | TN | ||
Telefonkodo | ++421-32-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 817 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 90 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°51′10″N 17°55′30″O / 48.85278°N, 17.925°O (mapo) Koordinatoj: 48°51′10″N 17°55′30″O / 48.85278°N, 17.925°O (mapo) | ||
Alto | 202 m s.m. | ||
Areo | 10 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Adamovské Kochanovce [+] | |||
Situo redakti
Adamovské Kochanovce situas apud ĉefvojo, aŭtovojo kaj fervojo inter Bratislavo-Trenčín, Váh preterfluas. La lasta urbo troviĝas je 10 km-oj.
Historio redakti
La nuna vilaĝo estiĝis per kuniĝo de la vilaĝoj Adamovce, Kochanovce kaj Malé Bierovce en 1960.
Ádámfalva/Adamovce redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1358 en formo "Nesete". Tiam la kampoj apartenis al Nezsetei Ádám. En 1402 aperis la alia nomo "Adamfalva". En 1663 la turkoj detruis la vilaĝon. Tiu vilaĝo en 1895 unuiĝis kun Kisbiróc [kiŝbIrOc].
Kisbiróc/Malé Bierovce redakti
Vilaĝo Bíróc formiĝis en la 14-a jarcento laŭ ambaŭ bordoj de Vág. Post 3 jarcentoj la dekstra vilaĝparto memstariĝis, kies loknomo estis Kisbiróc [kiŝbIrOc] (=Malgranda Bíróc). En 1663 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1813 inundo, en 1831 ĥolero okazis.
Vágkohány/Kochanovce redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1394 en latina formo "possesio Kohan". En 1663 la turkoj detruis la vilaĝon.
En tiu vilaĝo naskiĝis luterana episkopo Gusztáv Szeberényi.
20-a jarcento redakti
En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ádámfalva kaj Kisbiróc kune 412, en Vágkohány 355 homoj, (ĉie plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Trencsén, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Adamovské Kochanovce 743 homoj, (732 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo de 1760
- luterana preĝejo de 1784, turo alkonstruiĝis en 1833
- malfrubaroka kastelo el la 18-a jarcento en iama Ádámfalva
- klasikisma kastelo el la 19-a jarcento en iama Vágkohány
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio