Adelardo de Bath (en latino Adelardus Bathensis, ĉirkaŭ 1080 – ĉirkaŭ 1150) estis angla sciencisto kaj tradukisto de la 12-a jarcento.

Adelardo de Bath
Detalo de manuskripto de la 14-a jarcento de la traduko de la Elementos de Euclides atribuita al Adelardo de Bath
Detalo de manuskripto de la 14-a jarcento de la traduko de la Elementos de Euclides atribuita al Adelardo de Bath
Persona informo
Naskonomo Adelardus Bathensis
Naskiĝo 30-an de novembro 1074 (1074-11-30)
en Bath
Morto 30-an de novembro 1159 (1159-11-30) (85-jaraĝa)
en Bath
Lingvoj latina
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Okupo
Okupo filozofo • matematikisto • astronomotradukistoverkisto • astrologo
vdr

Li estas konata ĉefe pro siaj tradukoj al la latino de multaj gravaj arabaj sciencaj verkoj pri astrologio, astronomio, filozofio, alkemio kaj matematiko, inklude antikvajn grekajn tekstojn kiuj ekzistis nur kiel arabaj tradukoj kaj estis tiele enkondukitaj en Eŭropo. Dum periodo de sep jaroj li veturis tra tuta Nordafriko kaj Malgranda Azio. Li studis en Tours kaj eble li instruis en Laon, sed pri tio estas polemiko (Burnett 1987).

Lia plej konata verko estas tiu de arabaj studoj, inkluzive tiujn de Al-Ĥorezmi, kompilitaj laŭ la titolo de Perdifficiles Quaestiones Naturales, amaspresita la unuan fojon en 1472, kun la formo de dialogo inter li mem kaj nevo lia inter 1113 kaj 1133. En la Quaestiones Naturales li montras ian originalan penson de scienca tipo, starigante la demandon pri la formo de la Tero (kiu estas rondoforma laŭ li) kaj pri kiel ĝi povas resti state en la spaco, kaj ankaŭ la interesa demando pri kiom falus roko se oni elfosus truon tra la tero kaj oni lanĉus ĝin tra tiu (vidu artikolon pri gravitocentro).

Literaturo redakti

  • Burnett, Charles (1987). Adelard of Bath: an English scientist and Arabist of the early twelfth century. Warburg Institute, Universidad de Londres.
  • Clagett, Marshall (1970). «Adelard of Bath». Dictionary of Scientific Biography 1. Nueva York: Charles Scribner's Sons. pp. 61–64. ISBN 0684101149.
  • Cochrane, Louise (1995). Adelard of Bath: The First English Scientist. ISBN 0-7141-1748-X.
  • Mantas España, Pedro (1998). Adelardo de Bath (ca. 1080 - ca. 1150). Ediciones del Orto. ISBN 978-84-7923-163-7.
  • Mantas España, Pedro (2011). La naturaleza en Adelardo de Bath, en Pensar a natureza. Problemas e respostas na idade média (séculos ix-xiv). Faculdade de Letras da Universidade do Porto, Textos e estudos de Filosofia Medieval, 2. ISBN 978-972-8932-68-8.
  • — (1995). El “De eodem et diverso” de Adelardo Bath: la búsqueda de una “síntesis” en el renacimiento del siglo XII. Universidad de Córdoba. Servicio de Publicaciones. ISBN 978-84-7801-267-1.
  • Thorndike, Lynn (1923). A History of Magic and Experimental Science: During the First Thirteen Centuries of Our Era II. Nueva York, Londres: Columbia University Press. pp. 19–49. ISBN 0-231-08795-0.

Eksteraj ligiloj redakti