Adelheid von Schorn

Adelheid von Schorn (naskiĝis en 1841 en Vajmaro; mortis samloke en 1916) estis germana verkistino.

Adelheid von Schorn
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1841 (1841-01-01)
en Vajmaro
Morto 1-an de januaro 1916 (1916-01-01) (75-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Adelheid von Schorn estis la filino de la verkistino socia Henriette von Schorn kaj de la arthistoriisto Ludwig von Schorn. Vivante en Vajmaro ŝi flegis kontaktojn kun la literaturhistoriisto Adolf Bartels, kiu - laŭ propraj diroj - subtenis ŝin redaktade. Krome ŝi estis piandisĉiplino de Franz Liszt kaj pere de la patrino ŝi amikiĝis kun la fama Ludwig Bechstein.

Ŝia postlasitaĵo troviĝas en la Turingia ŝtata arkivejo.[1] En somero 1856 Adelheid ekvojaĝis kun la patrino tra tuta Germanujo, i.a. al Schweinfurt por rekonti Friedrich Rückert. Duonan jaron poste la patrino ekmalsaniĝis kaj Adelheid flegadis ŝin: ili tamen daŭrigis la ensocian rolon. Henriette i.a. skribis kritike pri la akcepto de Franz Liszt en Vajmaro. La loĝejo de Adelheid kaj de la patrino kun la salonegoj por akceptoj de intelektuloj dum 25 jaroj estis en la t.n. Froriep-domo, kie estas hodiaŭ la Urbomuzeo de Vajmaro. Post la morto de la patrino (1869) Adelheid daŭrigis la kontaktojn sociajn kaj prizorgis la eldonon ĝis tiam nepublikigitaj aĵoj de la patrino. Pretiĝante por sociaj rondoj Adelheid intence rezignis pri edziniĝo; tamen ŝi iam havis liberan amrilaton kun la pentristo Pavel Ĵukovskij.

Kiel la patrino ŝi entombigitis en la Malnova tombejo de Vajmaro.

Verkoj redakti

  • Erinnerungen und Briefe. eldonite far Adelheid von Schorn. Fischer: Berlin 1901
  • Franz Liszt et la Pcess de Sayn-Wittgenstein (Souvenirs intimes et correspondance), Dujarric et Cie, Paris 1904
  • Zwei Menschenalter; Erinnerungen und Briefe aus Weimar und Rom. Greiner u. Pfeiffer: Stuttgart 1913
  • Das nachklassische Weimar unter der Regierungszeit Karl Friedrichs und Maria Pawlownas. Gustav Kiepenheuer: Weimar 1911

Literaturo redakti

  • Hubert Amft, Dem Geist des Ortes verpflichtet: Lebensbilder und Werk von sechs Weimarer Schriftstellerinnen, Johanna Schopenhauer 1766-1838, Jenny von Pappenheim 1811-1890, Adelheid von Schorn 1841-1916, Helene Böhlau 1856-1940, Gabriele Reuter 1859-1941, Erika von Watzdorf-Bachoff 1878-1963. Hrsg. v. Kreis der Freunde und Förderer des Stadtmuseums Weimar, Weimar 2005. (= Weimarer Schriften; 58) ISBN 3-910053-38-6
  • "Für die Salonkultur berufen", en: Impulsregion. Zeitschrift für Kultur und Wirtschaft aus Apolda und dem Weimarer Land, 11-12/2016, p. 10

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Adelheid von Schorn en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti