Adolf Bartošík
Adolf aŭ Dolfa BARTOŠÍK (naskiĝis la 1-an de majo 1907 en Boršice u Buchlovic, mortis la 3-an de februaro 1989 en Prago) estis ĉeĥa esperantisto.
Adolf Bartošík | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1907 en Boršice |
Morto | 3-an de februaro 1989 (81-jara) en Prago |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • grafikartisto • instruisto |
Laŭprofesie faka instruisto-logopedo, hobie filatelisto (orumita medalo Nikolao Kopernik, redaktoro de esperantista rubriko en filatelista bulteno) kaj grafikisto (portreto de Zamenhof, stampoj de ĉeĥoslovaka kampa poŝto en Britio dum la II-a mondmilito)
Li esperantistiĝis en 1926. Dum postaj jaroj li fariĝis fondinto de la Slovaka Esperanto-Klubo en Uherské Hradiště, gvidanto de programoj de la Esperanto-klubo en Prago. Sian unuan varbadon pri esperanto li okazigis en Kroměříž inter gestudantoj, kun rezulto de 2 kursoj en YMCA. Inter la mondmilitoj li instruis Esperanton Ĉe-metode en Jugoslavio kaj Nederlando, kie li trovis esperantistan edzinon Ine Woudstra.
Aliaj meritoj de Adolf Bartošík inkluzivas la sekvajn:
- Gvidis Cseh-metodajn kursojn.
- Publikaj prelegoj en eksterlando.
- Kunlaboranto de Ligilo.
- Honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj multjara membro de UEA, en Prago.
Pro siaj artaj kapabloj li famiĝis inter la esperantistoj kiel talenta grafikisto (1-a premio 1956 ĉe la 41-a UK), kaj krome li postlasis unikan esperanto-filatelan kolekton, kiu gajnis por li 32 distingojn kaj medalojn.
Eksteraj ligilojRedakti
- Reta ekspozicio de poŝtmarkoj pri esperanto "Kion rakontas filatelio pri esperanto /konciza historio/", kompilita de Dolfa Bartošík
- Reta ekspozicio de poŝtmarkoj pri esperanto "Historio kaj nuntempo de esperanto", kompilita de Dolfa Bartošík
|
Ekslibriso de Bartošík kun subskribo |