Adolf Cserey [ĉerei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cserey Adolf estis hungara botanikisto, entomologo, instruisto.

Adolf Cserey
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1851 (1851-10-28)
en Banská Bystrica
Morto 28-an de julio 1928 (1928-07-28) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo lepidopterologio • botanikisto • entomologo • universitata instruisto • instruisto
vdr

Adolf Cserey [1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1851 en Hungara reĝlando en Besztercebánya (nuntempa Banská Bystrica en Slovakio), li mortis la 18-an de julio 1928 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Adolf Cserey frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Eger. En 1869 li aliĝis al la cistercianoj kaj prenis la nomon Lukács. En 1875 li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto, li doktoriĝis en 1881. Ekde 1879 li instruis en Pécs, en la sekva jaro en Baja, ekde 1880 en Székesfehérvár. En 1883 li lernis la stenografion. En 1884 li forlasis la monaĥan ordenon, eĉ li prenis la luterismon, poste li edziĝis. Inter 1885 kaj 1893 li instruis en liceo de Selmecbánya, poste en pluraj lokoj. En 1921 li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Földrajz a gymnasiumok használatára, vagyis vezér virágzó növények neveinek könnyű és biztos kikereséséhez, kezdők számára (1885, la 3-a eldono en 1890) - geografia gimnazia lernolibro
  • Növényhatározó (1887, la 4-a eldono en 1906)
  • Botanikai kirándulások Selmeczbánya vidékén (Botanikaj ekskursoj en ĉirkaŭaĵo de Selmecbánya), (1893)
  • Selmeczbánya vidéke növénytani tekintetben (1897)
  • Ásványhatározó (1900)
  • Rovargyűjtő (1901)
  • Gombaisme (libro pri fungoj)

Fontoj redakti