Adolf Hurwitz
Adolf HURWITZ [hurvic] (26a de marto 1859 – 18a de novembro 1919) estis germana matematikisto kiu laboris pri algebro, analitiko, geometrio kaj nombroteorio.
Adolf Hurwitz | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1859 en Hildesheim |
Morto | 18-an de novembro 1919 (60-jara) en Zuriko |
Tombo | Tombejo Sihlfeld |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Germanio |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio • Vajmara Respubliko |
Alma mater | Universitato de Lepsiko |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • universitata instruisto |
Verkoj | Hurwitz zeta function polinomo de Hurwitz teoremo de Hurwitz Hurwitz matrix formulo de Riemann-Hurwitz Hurwitz quaternion |
Li estis el familio de neriĉaj judoj kaj povis iri al universitato nur per helpo de amikoj. Li studis en Munkeno, Berlino kaj Lepsiko, foje ĉe Felix Klein. Poste li estis profesoro en la Universitato de Gotingeno. En 1884, Adolf Hurwitz alvenis al Göttingen kiel Krom-Profesoro (t.e., helpoprofesoro). Tiel startis intensa kaj fruktodona scienca interŝanĝo inter la triopo Hurwitz-Minkowski-Hilbert, kaj Hermann Minkowski kaj David Hilbert speciale faros reciprokan influon unu super la alia variajn fojojn en siaj sciencaj karieroj.
KontribuojRedakti
Li estis unu el la plej fruaj studantoj de la teorio de la Riemann surfaco, kaj pruvis multajn el la fondaj rezultoj pri algebraj kurboj; ekzemple per la teoremo pri memformismo de Hurwitz. Tiu verko antaŭis al nombraj postaj teorioj, kiel la ĝenerala teorio de algebraj korespondadoj, la operatoroj de Hecke kaj la teoremo de fiksa punkto de Lefschetz. Li havis ankaŭ prokundan intereson en nombroteorio.
VerkojRedakti
- Vorlesungen über allgemeine Funktionentheorie und elliptische Funktionen (= Die Grundlehren der mathematischen Wissenschaften in Einzeldarstellungen mit besonderer Berücksichtigung der Anwendungsgebiete. Bd. 3, ISSN 0072-7830). Herausgegeben und ergänzt durch einen Abschnitt über Geometrische Funktionentheorie de Richard Courant. ebenda 1964, ciferegita).
- Mathematische Werke. Herausgegeben von der Abteilung für Mathematik und Physik der Eidgenössischen Technischen Hochschule in Zürich. 2 Bände. Birkhäuser, Basel 1932–1933 (kun Gedächtnisrede auf Hurwitz de Ernst Meissner)
- Übungen zur Zahlentheorie. 1891–1918 (= Schriftenreihe der ETH-Bibliothek. Bd. 32, ZDB-ID 504558-7). Umschrift von Barbara Aquilino. ETH-Bibliothek, Zürich 1993, COI:10.3929/ethz-a-001313794.
- Lectures on Number Theory. Eldonita por publikigo fare de Nikolaos Kritikos. Tradukita kun ioma aldona materialo (el la germana) fare de William C. Schulz. Springer, New York u. a. 1986, ISBN 0-387-96236-0.
- Karl Weierstraß: Einleitung in die Theorie der analytischen Funktionen. Vorlesung Berlin 1878 (= Dokumente zur Geschichte der Mathematik. Bd. 4). Vieweg, Braunschweig u. a. 1988, ISBN 3-528-06334-3.