Hermann Minkowski
Hermann MINKOWSKI (22a de junio 1864 – 12a de januaro 1909) estis germana matematikisto kaj profesoro en Königsberg, Zuriko kaj Gotingeno. Li kreis kaj disvolvigis la geometrion de nombroj kaj uzis geometriajn metodojn por solvi problemojn en nombroteorio, matematika fiziko kaj la teorio de la relativeco.
Hermann Minkowski | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Hermann Minkowski | |||||
Naskiĝo | 22-an de junio 1864 en Aleksotas | ||||
Morto | 12-an de januaro 1909 (44-jara) en Göttingen | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj [#] | ||||
Mortis per | apendicito [#] | ||||
Tombo | Friedhof Heerstraße [#] | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Loĝloko | Reĝlando Prusio [#] | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Königsberg • Altstadt Gymnasium • Humboldt-Universitato en Berlino [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Oskar Minkowski • Max Minkowski [#] | ||||
Edz(in)o | Guste Minkowski [#] | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • matematikisto • universitata instruisto [#] | ||||
Laborkampo | geometrio • nombroteorio • matematiko • fiziko • matematika fiziko • fizika relativeco • spaco de Minkowski [#] | ||||
Aktiva en | Bonno [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Ferdinand von Lindemann [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | spaco de Minkowski ❦ Minkowski inequality ❦ Minkowski distance ❦ Minkowski diagram ❦ sumo de Minkowski ❦ dimensio de Minkowski-Bouligand ❦ teoremo de Brunn-Minkowski ❦ Minkowski functional ❦ teoremo de Minkowski ❦ Minkowski–Steiner formula ❦ Q3333766 [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Minkowski estas eble plej bone konata pro sia laboro en relativeco, en kio li montris en 1907 ke la speciala teorio de relativeco de lia iama studento Albert Einstein (1905) povas esti komprenata geometrie kiel teorio de kvar-dimensia spaco–tempo, ekde tiam konata kiel "spactempo de Minkowski".
David HilbertRedakti
Post gradiĝo, en aŭtuno 1880, David Hilbert eniris la Universitaton de Königsberg, nome "Albertina". Komence de 1882, Hermann Minkowski (du jarojn pli juna ol Hilbert kaj ankaŭ lokano de Königsberg sed irinta al Berlino por tri semestroj),[1] revenis al Königsberg kaj studentiĝis en la universitato. Komenciĝis dumviva amikeco inter Hilbert kaj timida, talentohava Minkowski.[2][3]
NotojRedakti
- ↑ Reid 1996, p. 11.
- ↑ Reid 1996, p. 12.
- ↑ Weyl, Hermann (2012), "David Hilbert and his Mathematical Work", in Peter Pesic, Levels of Infinity/Selected writings on Mathematics and Philosophy, Dover, p. 94, (ISBN 978-0-486-48903-2)
BibliografioRedakti
- Reid, Constance, 1996. Hilbert, Springer, ISBN 0-387-94674-8. Definitiva angla-lingva biografio de Hilbert.