Max ABRAHAM (Gdansk, 26-a de Marto 1875 - Munkeno, 16-a de Novembro 1922) estis german fizikisto kaj matematikisto.

Max Abraham
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1875 (1875-03-26)
en Gdańsk
Morto 16-an de novembro 1922 (1922-11-16) (47-jaraĝa)
en Munkeno
Mortokialo cerba kancero
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo fizikisto • matematikisto
Verkoj Abraham–Minkowski controversy
forto de Abraham-Lorentz
vdr

Biografio redakti

Max estis filo de riĉa familio de judaj komercistoj. Li studis en la Universitato de Berlino direktita de Max Planck. Post akiri la doktorigon en 1897, li estis helpanto de Max Planck dum tri jaroj. En 1900 li iĝis instruisto en la Universitato de Gotingeno, kvankam nepagita.​

En 1909 li akiris postenon de profesoro en la Universitato de Ilinojso, sed seniluziiĝinta pro la malalta akademia nivelo, revenis al Gotingeno. La venontan jaron li estis nomumita profesoro en la Universitato de Milano laŭ invito de Tullio Levi-Civita, sed je la eksplodo de la Unua Mondmilito (1914) li revenis al Germanio.​ Tie li laboris por Telefunken antaŭ estis nomumita profesoro en la Teknika Universitato de Stuttgart. En 1922, li estis nomumita profesoro de la universitato de Akeno, sed tuj suferis cerban tumoron kaj baldaŭ mortis.

Abraham klopodis anstataŭi la leĝojn de la elektrodinamiko por tiuj de la mekaniko newton-a.​ Estas tre konata lia polemiko (1909) con Hermann Minkowski pri la konduto de la lumo entrante en optika medio.​ Li uzis ankaŭ la formalismon de Minkowski por establi relativisman teorion de gravito,​ kvankam li ĉiam estis kontraŭanto de la teorio de la relativeco.

Verkoj redakti

Arkivigite je 2007-06-11 per la retarkivo Wayback Machine