Agra
urbo en Barato
(Alidirektita el Agra (Barato))
Agra (hindie आगरा) estas urbo en ŝtato Utar-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato.
Agra | |
hindie आगरा, urdue آ گرہ, angle Agra | |
urbo | |
Hindo-persa moskeo Chini Ka Rauza en Agra
| |
Oficiala nomo: hindie आगरा | |
Lando | Barato |
---|---|
Subŝtato | Utar-Pradeŝo |
Distrikto | Distrikto Agra |
Historiaj regionoj | Mogola Imperio, Brita Hindio |
Konataj lokoj | Taĝ-Mahalo, Fortikaĵo Agra, Tombo de I'timād-ud-Daulah |
Rivero | Jamuno |
Situo | Agra |
- alteco | 171 m s. m. |
- koordinatoj | 27° 11′ 24″ N 78° 00′ 36″ O / 27.19000 °N, 78.01000 °O (mapo) |
Areo | 188,40 km² (18 840 ha) |
Loĝantaro | 1 686 976 (2010) |
Denseco | 8 954,23 loĝ./km² |
Fondita | 1504 |
Urbestro | Anjula Singh Mahour |
Horzono | BST (UTC+5:30) |
Poŝtkodo | 282xxx |
Telefona antaŭkodo | +91(562) |
Aŭtokodoj | UP-80 |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Taĝ-Mahalo |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 1983 (#7) |
Numero | 252 |
Regiono | Azio-Oceanio |
Kriterioj | i |
Situo enkadre de Barato
| |
Situo enkadre de Azio
| |
Vikimedia Komunejo: Agra | |
Retpaĝo: agra.nic.in | |
Portalo pri Barato | |
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 585 705 loĝantoj sur areo de 188,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 417 loĝantoj/km².
Geografio
redaktiAgra situas sur ebenaĵo 170 metrojn super la marnivelo laŭ kliniĝanta rivero. Aligarh troviĝas 80, ĉefurbo Delhio 182, Ĝansi 198, Kanpur 234, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 291, Mumbajo 1056, Kolkato 1161 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiAgra inter 1526-1648 estis ĉefurbo de Mogola Imperio. Tiutempe konstruiĝis la plej gravaj vidindaĵoj. Poste longa erao de britoj sekvis.
Vidindaĵoj
redaktiLa plej fama estas maŭzoleo Taĝ-Mahalo. Tiu konstruaĵo kaj Ruĝa fortikaĵo (konstruita en 1565 apartenas al Monda Heredaĵo de 1983.