Aix estas genro de birdoj kiu enhavas du speciojn de anasoj: nome la Arbanaso (Aix sponsa), kaj la Mandarenanaso (Aix galericulata).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aix
Paro de Arbanasoj (Aix sponsa)
Paro de Arbanasoj (Aix sponsa)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Anasenoj Anatinae
Genro: Aix
Genroj de subdivizioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu genro apartenas al la familio de Anasedoj en la akvabirda ordo de Anseroformaj. Ili estis iam lokigitaj en la "Kairinenoj", parafiletika grupo iome intermeza inter tadornoj kaj plaŭdanasoj, kaj ne estas klara ĉu ili estu lokigitaj en la subfamilioj de la Anasenoj (plaŭdanasoj) aŭ en tiu de la Tadornenoj (tadornoj).[1][2]

Ambaŭ specioj estas ĝenerale konsiderataj tre buntaj kaj belaj, ĉefe ĉe la multkoloraj maskloj. La Arbanasoj estas specio de Nordameriko,[3] kiu loĝas ĉefe ĉe la orienta duono de Usono, kaj el suda Kanado al norda Meksiko. La Mandarenanaso estas specio de Azio loĝanta ĉefe en Japanio kaj Ĉinio, sed estas grava sovaĝiĝinta populacio en Britio kaj dise ankaŭ en aliaj lokoj de Okcidenta Eŭropo. Ambaŭ specioj migras el la nordaj partoj de siaj respektivaj teritorioj por vintrumi en la sudaj teritorioj. Ili loĝas en trankvilaj arbaraj rojoj kaj lagetoj.

Ĉe tiu genro videblas klara kaj markata seksa dimorfismo (diferencoj inter seksoj), kaj la inoj estas pli malgrandaj kaj malpli koloraj.

La Arbanaso havas korpomason de 500 – 700 g. Ĝi estas 41 – 49 cm longa, kaj havas enverguron de 73 – 75 cm. Maskloj havas ruĝajn okulojn kaj brilan plumaron. Ambaŭ seksoj havas krestajn kapojn.

La Mandarenanaso estas 41 – 49 cm longa kun 65 – 75 cm de enverguro. Ĝi havas eĉ pli brilbuntan plumaron ol la Arbanaso. La ino de Mandarenanaso estas malpli brilkolora ol la maskloj.

Mandarenanaso (Aix galericulata)

Arbanasoj konsumas malgrandajn krustulojn, insektojn, kaj plantomaterialon. La Mandarenanasoj estas ĉefe vegetaranoj.

La Arbanasoj estas reprodukte kapablaj ĉirkaŭ la aĝo de unu jaro. Ili estas monogamaj dum la sezono. Pariĝado okazas inter februaro kaj aprilo, depende de la latitudo. La ino demetas 6 al 15 ovojn, kaj la kovado daŭras ĉirkaŭ 30 tagojn. La idoj estas frumaturaj. Ili kuraĝas el la kavonesto unu tagon post eloviĝo kaj estas zorgataj de la patrino dum ĉirkaŭ 60 tagoj. La junuloj havas tre altan mortindicon. La Arbanasoj kutime vivas 3 al 4 jaroj.

Ankaŭ la Mandarenanasoj estas monogamaj. Kaj la ceremonia pariĝado kaj la plumaro estas ege altiraj. La ino demetas 9 al 12 ovojn en kavonesto, kaj poste kovas ilin dum ĉirkaŭ 30 tagoj. La patra zorgo fare de la patrino estas iom pli mallonga ĉe tiu specio, kaj daŭras ĉirkaŭ 40 tagoj.

Ambaŭ specioj estas minacataj pro habitatoperdo. Dum la homa disvolviĝo pluetendiĝas, la arbaraj areoj preferataj de tiuj anasoj plue malpliiĝas. La Mandarenanaso povas nombri malpli da 20,000.

Referencoj redakti

  1. Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999). “Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence”, Auk (PDF116 (3), p. 792–805. Alirita 2a de septembro, 2008..  Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-05. Alirita 2011-12-30.
  2. Madge, Steve & Burn, Hilary. (1987) Wildfowl : an identification guide to the ducks, geese and swans of the world. Londono: Christopher Helm. ISBN 0-7470-2201-1.
  3. Wood Duck (Aix sponsa). Northern Prairie Wildlife Research Center. United States Geological Survey (2006-08-3). Alirita Junio 29a, 2010.

Literaturo redakti

  • Harris, M. (1999): Animal Diversity Web: Aix galericulata . Konsultita Aprilo 27a, 2006
  • Pope, A. (2004): Animal Diversity Web: Aix sponsa. Konsultita Aprilo 27a, 2006.