Alain Maury (astronomo)
Alain J. MAURY estas franca astronomo naskiĝinta en 1958. En sia junaĝo, li loĝis en Frouard kaj lernis dum la 1970-aj jaroj en la liceo Henri Poincaré de Nancy.
Alain Maury | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1958 (66-jaraĝa) en Pompey |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Liceo Henriko Poincaré École nationale supérieure Louis-Lumière (en) |
Okupo | |
Okupo | astronomo malkovrinto de asteroidoj |
Li malkovris la periodan kometon 115P/Maury, la neperiodan kometon C/1988 C1 (Maury-Phinney), kaj plurajn asteroidojn. Notindaj malkovraĵoj estas la apolona asteroido 3838 Epono kaj la amoraj asteroidoj 5370 Taraniso kaj 11284 Beleno.
Li partoprenis al la programo OCA-DLR Asteroid Survey (ODAS), kiu permesis la malkovron de multenombraj objektoj inter oktobro 1996 kaj aprilo 1999.
De 2003, Alain Maury kaj sia edzino Alejandra mastrumas sian propran observatorion apud San Pedro de Atacama en Ĉilio, malfermita al la vizitantoj.
La asteroido 3780 Maury ricevis lian nomon en lia honoro.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- angle france Persona paĝo de Alain Maury
- angle hispane france SPACE (San Pedro de Atacama Celestial explorations) : persona observatorio de la geedzoj Maury