Alajos Mednyánszky

Barono Alajos Mednyánszky [alajoŝ medjAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mednyánszky Alajos estis hungara historiisto, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1831), membro honora de Reĝa Bavara Scienca Akademio (1817). Liaj nobelaj antaŭnomoj estis mednyei kaj medgyesi. Lia filo estis Dénes Mednyánszky.

Alajos Mednyánszky
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1784 (1784-04-20)
en Priekopa
Morto 17-an de junio 1844 (1844-06-17) (60-jaraĝa)
en Hlohovec
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Aŭstra imperioHungario
Okupo
Okupo historiisto • vojaĝisto • verkistopolitikisto
vdr

Alajos Mednyánszky [1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1784 en Hungara reĝlando en eksvilaĝo Prékopa, kiu nun estas urboparto de Martin en Slovakio. Li mortis la 17-an de junio 1844 en Galgóc (nuntempa Hlohovec en Slovakio).

Biografio redakti

Alajos Mednyánszky lernis precipe en Vieno inter 1797-1801, poste li apartenis al kortego de Habsburgoj. Li ankaŭ lernis juron kaj filozofion en Pozsony. En la kortego paŝo post paŝo li atingis pli altajn rangojn. Antaŭ alveno de Napoleono li liveris la arkivon al Buda. En 1810 li retiriĝis kaj li okupiĝis pri sia bieno, krome li kolektis librojn kaj dokumentojn. En 1820 li edziĝis. Li strebis pri la hungara eduksistemo, baldaŭe li faris planon por Hungara Nacia Banko. En 1835 li estis nomita departementestro.

Verkaro (elekto) redakti

  • Malerische Reise auf dem Waagflusse in Ungarn (1826, 1844, 1962, 1981)
  • Petri Pázmány ... legatio romana' (1830) - manuskripto
  • Klänge aus dem leben (1841)

Fontoj redakti