Dénes Mednyánszky
Barono Dénes Mednyánszky [dEneŝ medjAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mednyánszky Dénes estis hungara geologo, politikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1865). Lia patro estis Alajos Mednyánszky. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis mednyei kaj medgyesi.
Dénes Mednyánszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1830 en Oravské Veselé |
Morto | 28-an de decembro 1911 (81-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Dénes Mednyánszky [1] naskiĝis la 19-an de novembro 1830 en Hungara reĝlando en Veszele (nuntempa Oravské Veselé en Slovakio). Li mortis la 28-an de decembro 1911 en Vieno.
Biografio
redaktiDénes Mednyánszky komence hejme estis edukita fare de Arnold Ipolyi, poste li frekventis universitaton en Berlino. Post lernado li studvojaĝis al Prusio, Bavario kaj Italio. Baldaŭe li gvidis minejon kaj akademion de Selmecbánya. En 1869 estis elektita departementestro de Trencsén (reĝa departemento) kaj deputito parlamenta. En 1878 li translokiĝis al Vieno. En 1896 li donacis sian valoran bibliotekon al kolegio en Budapeŝto. Li ricevis premion en 1871.
Verkaro (elekto)
redakti- Földtani séta hazánk néhány érdekes vidékén (Geologia promenado en kelkaj interesaj regionoj de nia lando), (1851–1852)
- A mész geológiai és technikai jelentősége Magyarországon (1870)
- A Gotthard alagút vájása (1874)