Alan Paton

sudafrika verkisto

Alan Stewart PATON (la 11an de januaro 1903 – la 12an de aprilo 1988) estis sud-afrika verkisto kaj anti-rasapartisma aktivulo kaj liberala politikisto. Ĉar li estis devota kristano li tiel forte oponis al rasapartismo [1].

Alan Paton
Persona informo
Alan Paton
Naskiĝo 11-an de januaro 1903 (1903-01-11)
en Pietermaritzburg
Morto 12-an de aprilo 1988 (1988-04-12) (85-jaraĝa)
en Durbano
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Sud-Afriko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Natalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Liberal Party of South Africa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
scenaristo
aŭtobiografo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Kriu, amata lando vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paton verkis romanojn, poezion kaj eseojn. Liaj verkoj inkluzivas la romanon Cry, the Beloved Country (Kriu, la Amata Lando, 1948), Too Late the Phalarope (Tro Malfrue la Phalarope, 1953) kaj la mallonga rakonto The Waste Land.

Verŝajne la pinto de lia literatura verkado estas la romano "Cry, the Beloved Country" kiu priskribas la interrasan problemon en Sud-Afriko kaj kiu gajnis al li internacian rekonon.

En 1953, Paton fondis la Sudafrikan Liberalan Partion (Liberal Party of South Africa (LPSA)), partion kiu reprezentis liberalajn valorojn kaj batalis por egalaj rajtoj por kaj nigruloj kaj blankuloj. Li restis prezidanto de la partio ĝis ĝi estis malpermesita en 1968, oficiale ĉar ĝi havis kaj blankulajn kaj nigrulajn membrojn.

Pro lia statuso internacie kaj ene de la liberala movado, li estis ĉikanita fare de la polico kaj aŭtoritatoj. En 1960, post kiam li persone ricevis la Premion Freedom de la Liberala Internacio en Novjorko, li estis senigita de sia pasporto. La pasporto restis konfiskita ĝis 1970. Interalie li estis proksima amiko de la sudafrika-angla verkisto Laurens van der Post.

Referencoj

redakti
  1. Terry Philpot. "Remember the Beloved Country", The Guardian, 2003-11-15.

Eksteraj ligiloj

redakti