Aleksandr Daniloviĉ Aleksandrov
Aleksandr Daniloviĉ ALEKSANDROV (ruse Александр Данилович Александров; n. la 4-an de aŭgusto 1912 — m. la 27-an de julio 1999) estis soveta-rusa matematikisto, fizikisto, filozofo kaj montogrimpisto.
Aleksandrov verkis multnombrajn librojn, sciencajn artikolojn, lernolibrojn por variaj niveloj (lernejoj al universitatoj). Li ankaŭ verkis ne-matematikajn tekstojn, memorojn pri famaj sciencistoj, kaj filozofiajn eseojn kiuj temas pri la moralaj valoroj de scienco.