Alfred Löw-Beer [alfred lef bér] (la 16-an de majo 1872 en Vieno – la 10-an de aprilo 1939 proksime de Stříbro) estis juda, germane parolanta entreprenisto. Li trafikis kelke da fabrikoj, precipe teksaj, en periodo de Aŭstrio-Hungario kaj ekde la jaro 1918 de la unua Ĉeĥoslovaka respubliko.

Alfred Löw-Beer
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1872 (1872-05-16)
en Vieno
Morto 10-an de aprilo 1939 (1939-04-10) (66-jaraĝa)
en Stříbro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Memorigilo Alfred Löw-Beer
Familio
Infano Grete Tugendhat
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Familio Löw-Beer redakti

Alfred Löw-Beer naskiĝis en Vieno al geedzoj Max kaj Pauline Löw-Beeroj, kio estis familio de la judaj germanaj industriistoj devene el Boskovice. La dinastio de Löw-Beeridoj venis al Moravio jam en la 17-a jarcento. Pli poste la familio karakterize partoprenis en la industria evoluo en Moravio. Ĝi konstruis iom post iom industrian koncernon, specializita por produktado de lanaj ŝtofoj, kaj sekurigis tiel por la homoj grandan nombron da laborlokoj., dank' al kio loke principe malaltiĝis senlaboreco. Ili eĉ lasis konstrui por siaj okupitoj oficistajn kaj laboristajn dometojn, por iliaj infanoj poste infanĝardenon. Dum Kristnasko la infanoj de familio de Löw-Beeridoj ĉiam (kvankam ili estis de judaisma konfeso) iradis donaci pli malriĉajn infanojn per ludiloj, sukeraĵoj, fruktoj aŭ vestaro. La kvalitajn lanajn ŝtofojn produktataj en la familiaj fabrikoj ricevis ĉiujare kiel kontribuo ankaŭ iliaj okupitoj.

Alfred Löw-Beer geedziĝis en siaj 29 jaroj en Vieno. Lia edzino fariĝis Marianne Wiedmann. Li havis kun ŝi tri infanojn, unu el ili estis Grete Tugendhat, al kiu post ŝia dua edziniĝo kun ankaŭ teksa industriisto Fritz Tugendhat donacis en la jaro 1929 parton de sia parcelo en Brno-Černá Pole kiel doto. Grete sur tiu ĉi parcelo lasis kun sia edzo kaj kun granda financa helpo de sia patro konstrui faman vilaon Tugendhat, proponita de la germana arkitekto Ludwig Mies van der Rohe, kiu estas jam dum longa tempo enskribita en liston de Monda heredaĵo de UNESCO.

Arestigo kaj fino de la vivo redakti

La familioj de Löw-Beeridoj kaj Tugendhatidoj devis post Munkena interkonsento pro sia juda deveno timi pri sia sorto, tial plimulto el iliaj anoj elmigris en eksterlandon, tra Svisio ĝis Granda Britio kaj pli poste ĝis Venezuelo. Sed Alfred Löw-Beer restis en la tenajlita Ĉeĥoslovakio, por ke li provu savi almenaŭ parton de la familia posedaĵo. Li estis unuafoje arestita jam la 15-an de marto 1939 ankoraŭ antaŭ la alveno de naziistoj. Post baldaŭa tralaso li estis denove arestita jam la 16-an de marto 1939 "pro instrukcio de doganeja sekureca servo" kaj denove donita en malliberejon de Polica direkcio en Brno, de kie li estis denove tralasita la saman tagon. Li poste intencis el Protektorato Bohemio kaj Moravio sub falsa nomo eskapi, sed li estis murdita kaj lia kadavro estis trovita proksime de fervojlinio proksime de Stříbro. Liaj sortoj senpere antaŭ la morto estis tre dramaj kaj ĝis hodiaŭ ili ne estis fidinde klarigitaj.[1]

Nemovebla posedaĵo redakti

Krom kelke da fabrikoj Alfred Löw-Beer proprumis ankaŭ parcelojn kaj sur ili konstruitaj reprezentantaj vilaojn aŭ domoj (krom alia domo en Vieno).

Vilao de Löw-Beer en Brno-Černá Pole redakti

Alfred Löw-Beer proprumis kelke da parceloj, dum kio en la plej fama el ili estas en adreso Drobného 22 en Brno konstruita vilao de Löw-Beer. Lasis ĝin en la jaro 1903 konstrui Moritz Fuhrmann. Kiam li mortis, la vilaon vendis iliaj heredantoj al Alfred Löw-Beer. Tiu lasis ĝin en la 1930-aj jaroj reguligi.

Malgranda vilao de Löw-Beer en Svitávka redakti

Plua konata konstruaĵo, kiun Alfred Löw-Beer ekkonstruis, estas malgranda vilao de Löw-Beer en Svitávka. Aŭtoro de la arkitektura propono eksidis la vilaon, kiu havas karakteron de ĉeurba plezurkastelo, en ĉarman naturkadron de la ampleksa parko.

Granda vilao de Löw-Beer en Svitávka redakti

Kiel plej reprezentanta sidejo de la familio de Löw-Beeridoj estas konsiderata granda vilao de Löw-Beer en Svitávka. La vilao estis konstruita inter la jaroj 1900 kaj 1902 laŭ propono de konstruisto el Brno Josef Nebehosteny.

Referencoj redakti

  1. Menš, Lik. Alfred Löw-Beer. Encyklopedie dějin města Brna. Alirita 2015-05-16.