Alphonse de Grouchy

Alphonse-Fréderic-Emmanuel, grafo DE GROUCHY estis franca generalo kaj politikisto naskiĝinta la 5-an de septembro 1789 en la kastelo Villette kaj mortinta la 21-an de aŭgusto 1864 en Parizo.

Alphonse de Grouchy
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1789 (1789-09-05)
en Château Villette
Morto 21-an de aŭgusto 1864 (1864-08-21) (74-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Milita speciala lernejo Saint-Cyr vd
Familio
Patro Emmanuel de Grouchy, Marquis de Grouchy vd
Edz(in)o Eulalie Sauret vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Filo de la marŝalo Emmanuel de Grouchy, li estis akceptita en la militlernejon de Fontainebleau la 20-an de aŭgusto 1806 kaj kuniĝis kun la granda armeo la sekvan 9-an de novembro. Post kelkaj tagoj, li obtenis rangon de subleŭtenanto en la 10-a dragona regimento . Ekde tiam, li ne ĉesis kampanji. Li estis vundita en Eylau, leŭtenanto en 1807, poste kampohelpanto de lia patro, sendita al la armeo de Hispanio en 1808 kaj denove vundita dum la konkero de Madrido. Li revenis al Wagram, kie li plenumis rimarkindan atakon kune kun la 7-a dragona regimento. Li ricevis pro tio la krucon de kavaliro de la Honora legio la 9-an de julio 1809 kaj la rangon de kapitano la sekvan 17-an de julio. Post la kampanjo de Hispanio en 1810 kaj tiu de 1811 en Germanio, li estis nomumita la 3-an de junio 1811 estro de eskadrono kaj kuniĝis kun la armeo survojanta al Rusio. Vundita en la batalo de Borodino kaj de Viazma, li sekve partoprenis la kampanjon de Saksio kaj sin distingis en la batalo de Bautzen, kie li obtenis la krucon de oficiro de la Honora Legio kaj la rangon de kolonelo. Li komandis tiam la 19-an kavalerian regimenton de la armeo de Italio. En Waterloo, li atakis la anglajn kvadratojn estrante la 12-an kavalerian regimenton, kiun lia patro jam komandis en 1792, kaj estis jam denove vundita.

Dum la dua Resurtronigo li fariĝis neaktiva oficiro kaj gajnis duonan salajron. Tamen, de la 16-a de februaro 1827 ĝis la 2-a de novembro 1828, li prezidis la revizian konsilion de Cantal. Denove akceptita en aktivecon post 1830, kolonelo de la 3-a kavaleria regimento ekde 1830, li estis sekve elektita kiel deputito de la departemento Allier la 28-an de oktobro 1830. Li tamen ne estis reelektita la 5-an de julio 1831.

Nomumita kampomarŝalo la 2-an de aŭgusto 1830 kaj komandoro de la Honora legio, li obtenis longdaŭran forpermeson pro sia peto de oktobro 1834 ĝis novembro 1837, kaj poste komandis la departementojn Puy-de-Dôme kaj Haute-Loire.

Membro de la kavaleria komitato ekde la 21-a de decembro 1838, li estris kavalerian brigadon ĉe la nord-orienta landlimo (1839) kaj nomumita kavaleria inspektisto en 1840 en Francio, poste de 1841 ĝis 1844 kaj de 1846 ĝis 1848 en Alĝerio.

Ĝenerala leŭtenanto de la armeoj la 28-an de aprilo 1842, li komandis ekde la 3-a de marto 1848 la 3-an militdivizion en Bordozo. La departemento Gironde sekve nomis lin reprezentanton de la popolo en la leĝofara asembleo de la Dua Respubliko la 13-an de majo 1849. Li seĝis inter la konservativaj deputitoj.

Grand-oficiro de la Honora legio la 10-an de decembro 1849, li estis nomumita senatano de la Dua Imperio la 26-an de januaro 1852. Li defendis la bonapartan dinastion, kaj estis promociita al la rango de Granda-Kruco de la Honora Legio la 31-an de decembro 1862. Li mortis la 21-an de aŭgusto 1864 en Parizo kaj estis entombigita al la tombejo Père-Lachaise (39-a divido).

Li edziĝis kun la filino de Étienne Sauret. Ilia filo, Georges de Grouchy, eskadronestro kaj departementa konsilisto de Calvados, edziĝis kun la filino Félix Lambrecht. Ilia filino, Octavie, edziniĝis kun Amédée-Charles-Donatien de Gouvello.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti