Alsóbogát
Alsóbogát [alŝObogAt] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Kaposvár. Alsó signifas: suba.
Alsóbogát | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7443 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 221 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 31′ N, 17° 45′ O (mapo)46.51078888888917.749661111111Koordinatoj: 46° 31′ N, 17° 45′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 12,01 km² (1 201 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alsóbogát [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 310
- Poŝtkodo: 7443
- Telefonprefikso: 82
Situo redakti
Alsóbogát situas fine de 4 km-ojn longa sakovojo el Somogyjád, kie estas ankaŭ fervojo. Kaposvár troviĝas 23, aere nur 17 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1229 en formo "Bagat". Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj el la grandbieno, poste ŝtata bieno formiĝis sur la kampoj. Vilaĝservoj escepte la bazan municipan administradon kaj migran poŝton ne funkcias en Alsóbogát.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Antonio el Padovo de 1850, en 2005 renoviĝis
- statuo de Johano Nepomuka
- klasikisma Kastelo Festetics (Alsóbogát) de 1853 kun parko
- nobeldomo el la 18-a jarcento
- fiŝkaptistaj lagoj
Famuloj redakti
- en Alsóbogát-Edde naskiĝis László Kalmár (matematikisto)
Fontoj redakti
- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com
- w.iranymagyarorszag.hu
- w.gyaloglo.hu