La monto Amiato (itale Amiata [Amjata]) estas montaro (pli ĝuste: malaktiva vulkano) en suda Toskanio, inter Sieno kaj Groseto.

Monte Amiata
monto
Alteco 1 738 m s.l.m.
Situo Toskanio, Italio
Geografia situo 42° 53′ N, 11° 37′ O (mapo)42.88805555555611.622777777778Koordinatoj: 42° 53′ N, 11° 37′ O (mapo) f4
Monte Amiata (Italio)
Monte Amiata (Italio)
DEC
Monte Amiata
Monte Amiata
Situo de Monte Amiata
Map
Monte Amiata
Speco Lafkupolo
Aĝo Plejstoceno
Mineraloj Riolito, Traĥito
vdr

Geografio redakti

La nomo devenas eble el la latina ad meata = "ĉe fontoj".[1].

La plej alta pinto atingas 1 738 m.

En Amiato estas la fontoj de pluraj nelongaj riveroj, el kiuj la plej longaj nomiĝas Paglia (86 km) kaj Fiora (80 km).

Nur ĉirkaŭ 60mil homoj loĝas en la tuta areo de Amiato; la plej grava urbeto estas Abbadia San Salvatore (preskaŭ 7mil loĝantoj).

Geologio redakti

 
Cinabro el Amiato

Amiato estas malaktiva vulkano, kies grandaj erupcioj okazis antaŭ ĉ. 300mil jaroj;[2] certas ke neniu okazis dum la lasta 12 jarmiloj, kvankam verŝajne vulkana aktiveco ĉesis multe pli frue.

Estas tamen tertremoj kaj aliaj spuroj de malgrava vulkana aktiveco. Tertremo en 1948 atingis forton 5 laŭ la skalo de Richter.

Historio redakti

Jam dum prahistorio loĝis homoj en Amiato. La plej antikva arta atesto estas arkpafisto gravurita en kaverno apud Abbadia San Salvatore je 1050 m. Kvankam la dato estas malcerta, ĝi estis verŝajne farita dum la bronzepoko.

Laŭ Etruskoj Amiato estis sankta lando, kie loĝis ilia plej grava dio: Tinia (Jupitero por la romianoj).

En 1897 ekaktiviĝis apud Abbadia San Salvatore minejo de cinabro, kiu estis en la tuta mondo la plej grava post la minejo de Almaden en Hispanio por la produktado de hidrargo. La minejo estis fermita ĉirkaŭ en 1975; du muzeoj gardas nun memoron de tia agado.

Monumentoj redakti

 
Abatejo de la Sankta Savanto

La Abatejo de la Sankta Savanto (itale: Abbazia di San Salvatore), fondita de la Lombardoj en la 8-a jarcento, ankoraŭ montras antikvajn partojn, laŭ la romanika stilo. Same antikva kaj grava estas la Abatejo de Sankta Antimo (itale: Abbazia di Sant'Antimo).

En Amiato estas ankaŭ mezepokaj kasteloj (Arcidosso, Piancastagnaio ktp.) kaj pluaj artaj vidindaĵoj.

Referencoj redakti

  1. Silvio Pieri, Toponomastica della Toscana meridionale, Siena, 1930 itale
  2. Amiata (angle). Global Volcanism Program. Smithsonian Institution - National Museum of Natural History (2013). Alirita 2015.12.06.

Eksteraj ligiloj redakti