Amos Tversky

Amos Nathan Tversky (hebree עמוס טברסקי; prononcate Amos Natan Tverski, 16a de marto 1937 – 2a de junio 1996) estis israela kogna kaj matematika psikologo kaj grava spertulo en la eltrovo de sistema homa kogna biaso kaj traktado de risko.

Amos Tversky
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1937 (1937-03-16)
en Ĥajfo
Morto 2-an de junio 1996 (1996-06-02) (59-jara)
en Stanford, Kalifornio, Flag of the United States.svg Usono
Mortokialo melanomo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Israelo
Alma mater Universitato de MiĉiganoHebrea Universitato de Jerusalemo
Familio
Patrino Jenia Taversky
Edz(in)o Barbara Tversky
Infano Tal Tversky
Okupo
Okupo psikologoekonomikisto • universitata profesoro
Verkoj Prospect theory
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ties frua laboro grandparte temis pri la fundamentoj de mezuro. Li estis kunaŭtoro de tri-voluma traktato, Fundamentoj de Mezuro. Lia frua laboro kun Daniel Kahneman estis pri la psikologio de prognozo kaj juĝo de probablo. Poste ili kunlaboris krei ŝancprognozteorion, kiu celas klarigi malracian homajn ekonomikajn elektojn, kaj kiun oni konsideras unu el la influegaj verkoj de konduta ekonomiko. Ses jarojn post la morto de Tversky, Kahneman ricevis la memorigan Nobel-premion pri ekonomiaj sciencoj pro sia verkado kun Amos Tversky.[1] (Oni ne donas la premion al mortintoj.) Kahneman diris al The New York Times en intervjuo baldaŭ post kiam li ricevis la honoron: "Mi sentas, ke ĝi estas komuna premio. Ni estis ĝemelaj dum pli ol jardeko."[2] Tversky ankaŭ kunlaboris kun multaj eminentaj esploristoj inkluzive Thomas Gilovich, Itamar Simonson, Paul Slovic, kaj Richard Thaler. Enketo en Review of General Psychology, eldonita en 2002, rangis Tversky-n la 93a plej citita psikologo de la 1900-aj jaroj, samrange kun Edwin Borado, John Dewey, kaj Vilhelmo Wundt.[3]

BiografioRedakti

Tversky naskiĝis en Ĥajfo, brita Palestino (nun Israelo), kiel filo de la pola veterinaro Josef Tversky kaj litova judo Ĝenia Tversky (naskite Ginzburg), sociala laboristo, kiu poste fariĝis parlamentano por Mapai (laborista partio).[4] Tversky havis unu fratinon, Rut, kiu havis dek tri jarojn pli ol li. En la mezlernejo, Tversky ĉeestis klasojn de literatura kritikanto Baruch Kurzweil kaj amikiĝis kun samklasano Dahlia Ravikovich, kiu poste fariĝis premio-gajna poeto. Dum ĉi tiu tempo, li estis ankaŭ membro kaj gvidanto en Nahal, junulara movado por kombini agrikulturon kaj armean servon.[5]

Tversky servis en la Israelaj Defendaj Fortoj kiel paraŝutisto, altiĝante al la rango de kapitano kaj honorigite pro kuraĝo.[4] Li paraŝutis en batalajn zonojn dum la Sueza Krizo en 1956, direktis infanterian soldataron dum la Sestaga Milito en 1967, kaj servis en psikologia kampa soldataro dum la Milito de Jom Kipur en 1973.[5]

En 1963, Tversky geedziĝis kun usona psikologo Barbara Gans, nun profesoro de la fako de homa progresigo ĉe Instruista Kolegio, Universitato Columbia.[5] Ili naskis tri infanojn kune.

Tversky ricevis bakalaŭriĝon de Hebrea Universitato de Jerusalemo en Israelo en 1961, kaj doktoriĝon de la Universitato de Miĉigano en Ann Arbor en 1965. Li poste instruis ĉe Hebrea Universitato antaŭ ol li aliĝis la fakultaton de Universitato Stanford en 1978, kie li pasigis la ceteron de sia kariero. En 1980 li fariĝis membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj.[5][6] En 1984 li ricevis la membrecon MacArthur, kaj en 1985 li estis elektita al la Usona Nacia Akademio de Sciencoj.[7] Tversky, kunricevinto kun Daniel Kahneman, gajnis la Premion Grawemeyer de la Universitato de Louisville por Psikologio de 2003.[8] Li mortis pro metastaza melanomo en 1996.[9] Li estis juda ateisto.[10]

KarieroRedakti

Laboro kun Daniel KahnemanRedakti

 
La formo de utila funkcio en perspektiva teorio, kiu montras valoron (utilon) laŭ rezulto, kun perdo (maldesktre) kaj gajno (dekstre). La nesimetrieco de la funkcio respondas al malinklino pri perdo.

La plej influa laboro de Amos Tversky estis farita kun ties delonga kunlaboranto, Daniel Kahneman, en partnereco, kiu komenciĝis en la finaj 1960-aj jaroj. Ilia laboro esploris la biasojn kaj malsukcesojn en racio, kiujn homa decidfarado kontinue elmontras.[5] Ilia unua verko kune, "Kredo en la Leĝo de Malgrandaj Nombroj", Kahneman kaj Tversky elmetis dek unu "kognajn iluziojn", kiuj influas homan juĝecon, ofte uzanta malgrandajn eksperimentojn, kiuj montras, kiel eksperimentuloj faras malraciajn decidojn dum necertaj kondiĉoj. Ĉi tiu laboro estis tre influa en la studo de ekonomio, kiu plejparte supozis raciecon de ĉiuj agantoj.[11]

ReferencojRedakti

  1. Altman, Daniel, "A Nobel That Bridges Economics and Psychology", 10a de Oktobro 2002.
  2. Goode, Erica, "A Conversation with Daniel Kahneman; On Profit, Loss and the Mysteries of the Mind", 5a de Novembro 2002.
  3. (2002) “The 100 most eminent psychologists of the 20th century”, Review of General Psychology 6 (2), p. 139–152. doi:10.1037/1089-2680.6.2.139. 
  4. 4,0 4,1 A Psychologist Who Shed Light on Our Irrationality Is Born, Haaretz, 16a de marto 2016.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Lewis, Michael. (2017) The Undoing Project. New York: W. W. Norton & Company. ISBN 978-0-393-35610-6.
  6. http://www.amacad.org/publications/BookofMembers/ChapterT.pdf
  7. National Academy of Sciences.
  8. 2002- Daniel Kahneman and Amos Tversky. Arkivita el la originalo je 2015-07-23.
  9. Freeman, Karen, "Amos Tversky, Expert on Decision Making, Is Dead at 59", 6a de junio 1996.
  10. Engber, Daniel. “How a Pioneer in the Science of Mistakes Ended Up Mistaken.” Slate Magazine, 21a de Decembro 2016. "It’s a portrait of besotted opposites: Both Kahneman and Tversky were brilliant scientists, and atheist Israeli Jews...
  11. "Amos Tversky, leading decision researcher, dies at 59", Stanford University News Service, 1996-06-05.

 

Eksteraj ligojRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Amos Tversky en la angla Vikipedio.