Anatolij Fokanov
Anatolij Fokanov, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fokanov Anatolij estas rusdevena hungara operkantisto, oratorikantisto (baritono). Lia persona nomo cirile estis Анатолий.
Anatolij Fokanov | |
---|---|
![]() Anatolij Fokanov | |
Persona informo | |
Naskiĝo | en Magadan |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
BiografioRedakti
Anatolij Fokanov akiris diplomon en muzikakademio en Novosibirsko. Li komencis sian operkantistan karieron en operejo de la sama urbo. Baldaŭ li estis membro de aliaj operejoj, ekzemple Saratovo, Ufa, Duŝanbo, krome li kantis gastokantisto preskaŭ tutmonde. Ekde 1992 li estis membro de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li akiris hungaran ŝtatanecon kaj post divorco li elektis hungaran edzinon. Li ricevis hungarajn premiojn inter 2004-2017.
Lia repertuaro (elekto)Redakti
- Georges Bizet: Carmen (opero) — Escamillo
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: Eŭgeno Onegin — titolrolo
- Gaetano Donizetti: La Eliksiro de Amo — Dulcamara
- Charles Gounod: Faŭsto: — Valentin
- Wolfgang Amadeus Mozart: Don Giovanni — titolrolo
- Giacomo Puccini:
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore – grafo Luna
- Un balo in Maschera – Renato
- Aida — Amonasro
- Don Carlo – Posa
- La Forto de la Destino — Don Carlos di Vargas
- Makbeto (opero) — titolrolo
- Rigoletto — titolrolo
- Otelo (opero) — Jago
- La traviata — Germont
- Nabucco — titolrolo