Anatolij Karpov

rusa ŝakisto
(Alidirektita el Anatoly Karpov)

Anatolij Evegenieviĉ KARPOV (ruse Анатолий Евгеньевич Карпов; naskiĝis la 23-a de majo 1951 en Zlatoust, Soveta Unio) estas elstara ŝakisto. Li estis la ŝakmondĉampiono de 1975 ĝis 1985 kaj la FIDE ĉampiono de 1993 ĝis 1999.

Anatolij Karpov
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1951 (1951-05-23) (73-jaraĝa)
en Zlatousto
Lingvoj hispanarusa
Ŝtataneco Rusio (1991–)
Sovetunio (1951–1991) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater ekonomia fakultato de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ŝakisto
ĵurnalisto
verkisto
politikisto
membro de la ŝtata Dumao Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://aekarpov.com/
vdr

Karpov lernis ludi ŝakon kiam li estis kvarjaraĝa. Li rapide pliboniĝis, kaj iĝis kandidatmajstron kiam estis dekunujaraĝa. Instruita de Miĥail Botvinnik, Karpov iĝis la plej juna soveta ŝakmajstro en historio en 1966, kiam estis deksesjaraĝa.

En 1969 li gajnis la infanan ŝakmondĉampionadon en Stokholmo.

En 2015 apogis rusan anekson de Krimeo. Post la invado de Rusio en Ukrainion estis sankciigita de EU. Marte 2022 Internacia Federacio pri Ŝako suspendis lian titolon ambasadoro.

Esperanto

redakti
 

En la simultana ŝakludo kiu okazis en Pola Sejmo (Parlamento) proponita de Tadeusz Cymański pola parlamentano favora por Esperanto kaj ankaŭ nomata la plej bona ŝakisto en Sejmo, Anatolij Karpov venkis ĉiujn krom parlamentano Cymański.